Julius Glück
El Vikipedio
Julius GLÜCK [JUlius glük] (naskiĝis la 12-an de marto 1877 en Duschnik (Ĉeĥoslovakio); mortis en 1942 (?)) estis germana esperantisto.
Profesoro Wilhelm Ostwald instruis al li Esperanton en 1907, kaj Glück de tiam dediĉis preskaŭ la tutan vivon al la movado. Li estis estrarano de UEA en Vieno, de GEA, kaj prezidanto de pluraj Esperanto-grupoj kaj tiu de la Esperanto-asocio en Berlino ktp.
Li propagandis en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Germanio kaj Francio. Li faris 104 Esperanto-paroladojn en Radio Berlin, inter ili 3 radiokursojn. Glück verkis propagandajn artikolojn por ĉirkaŭ 40 germanaj gazetoj kaj revuoj.
Li posedis la prof. diplomon de Internacia Instituto de Esperanto, estis ekzamena komisaro de tiu Instituto kaj tiu en Aŭstrio. Ĝis 1933 li gvidis 208 Esperanto-kursojn; laŭ sia kalkulo li havis ĉirkaŭ 30.000 Esperanto-lernantojn en Germanio.
Li partoprenis ankaŭ la internacian Esperanto-movadon. Li estis kunlaboranto de Lingvo Internacia, La Revuo, Esperanto, Heroldo de Esperanto kaj aliaj.
Li direktis fabrikon en Berlino.
Laŭ aserto de lia nevo, Glück en 1912 renkontiĝis en Krakova 8-a Universala Kongreso kun Lenin.
[redaktu] Verkoj
- germanlingva lernolibro (kun SOS), 1910, ĝis 1933 eldoniĝis 35.000 e-roj.
- germana lernolibro por memstudado kaj radio.
- aliaj lerniloj, ankaŭ en periodaĵoj.
- Albumo pri la Universala kongreso de Krakovo en 1912 (ĉefkunlaboranto).
- El la klasika periodo de Esperanto. Antoni Grabowski kaj K. Bein (Kabe).
Pro Esperanto, Vieno, 1989 (36p.) >recenzeto
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |