Lenin
El Vikipedio
Lenin | |
---|---|
rusa revoluciisto, estro de Rusia revolucio en 1917 | |
Naskiĝo | 22-a de aprilo 1870 Uljanovsk |
Morto | 21-a de januaro 1924 Gorki, Sovetunio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Vladimir Iljiĉ ULJANOV, ruse Владимир Ильич Ульянов, (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1870, mortis la 21-an de januaro, 1924) estis rusia revoluciisto, ŝtata aganto kaj politika pensulo. Li unufoje uzis pseŭdonimon "Lenin" por sia gazeta artikolo, publikigita en 1901. Ankaŭ li havis aliajn pseŭdonimojn: V.Iljin, K.Tulin k.a. Li subskribis oficialajn dokumentojn aŭ per pseŭdonimo "N.Lenin" (Nikolao Lenin) aŭ per kombino "V.I.Uljanov (Lenin). Poste oni kombinis ilin en nomon "Vladimir Iljiĉ Lenin", per kiu oni kutime nomas lin ĝis nun.
Lenin estris la Rusan Revolucion de Oktobro en 1917, fondinte la partion de bolŝevikoj en 1903. Li estis la unua, kiu sukcese aplikis la ideojn de Karl Marx al reala nacio, farinte Rusion komunisma. Li estas unu el la plej sukcesaj revoluciistoj el historio kaj, klare, unu el la plej influaj homoj de la 20-a jarcento. Li estris Rusion kaj ĝian imperion (en 1922 pliampleksigitan je Sovetunio) de 1917 ĝis 1922. En la lastaj du vivojaroj li estis grave malsana.
Liaj komunistaj ideoj disvastiĝis al Ĉinio, kie Mao Zedong ŝanĝis kaj aplikis ilin al sia lando.
Lenin naskiĝis en Simbirsk kiel Vladimir Iljiĉ ULJANOV en 1870 el edzino de instruisto, kiu fariĝis lernejestro. En 1887 lia frato partoprenis en komploto por mortigi la caron, Aleksandro la tria, kaj estis mortpunita. Tio radikaligis Leninon, kiu studis la leĝon kaj fariĝis advokato, sed baldaŭ fariĝis revoluciisto, predikante marksismon al la proletaro, precipe en Peterburgo.
En 1895, li estis ekzilita al Siberio, kie li edziĝis kaj li prenis la plumnomon Lenin. Li estis liberigita en 1900 kaj foriris el Rusio, loĝinte en okcidenta Eŭropo, precipe Germanio kaj, dum la Unua Mondmilito, Svislando.
En 1917 la caro falis pro Rusia Revolucio de Kerenskij. Germanio celante saboti sian malamikon Rusio, veturigis Leninon al Rusio en ŝlosita vagono, post du jardekoj da ekzilo. En julio, li, kun Lev Trockij, penis renversi la malfortan demokration estritan de Aleksandr Kerenskij, kiu anstataŭigis la caron. Ili fiaskis. Lenino estris la bolŝevistojn ("plimultanoj"), la plej granda kaj plej radikala el la du tiamaj komunistaj partioj. Fine en novembro (oktobro laŭ la julia kalendaro oficiala en Rusio), la bolŝevistoj sukcesis kaj renversis la registaron. Lenino retiris Rusion el la mondmilito kaj grade metis la landon, kiu estis disŝirita de interna milito, sub sian regon.
Kvankam Marx diris, ke komunista revolucio estus farita de la proletaro, Lenino kredis, ke grupo de profesiaj revoluciistoj necesus. Li kreis tian grupon kaj sukcesis. La grupo kaj ĝia registaro, diris Lenin, grade forvelkus, anstataŭigote de socio sen klasoj, sen propraĵo, sen registaro. Dume, lia komunista registaro regis pro la proletaro, forpreninte la bienojn, bankojn, fabrikojn, ktp, for de la riĉularo kaj en la manon de la ŝtato, kaj persekutanta per Ĉeka ĉiujn "malamikojn de la revolucio", formante kion li nomis proletara diktaturo.
Lenin vidis la imperiismon de Britio kaj Francio kiel la fina etapo de kapitalismo kaduka.
Li mortis apud Moskvo en malgranda loĝloko Gorki, kie li estis por kuracado en 1924. Post lia morto potencon en la Sovetunio prenis Iosif Stalin. Laŭ decido de la bolŝevika partio la kadavro de Lenin estis balzamita kaj ekspoziciita en Maŭzoleo sur la Ruĝa Placo en Moskvo.
Lenin estis objekto de kulto al personeco dum vivo kaj poste. La nomo de Petrogrado estas ŝanĝita al Leningrad ("Leninurbo"). Ankaŭ en Armenio, oni nomis Leninakan. Personnomoj kiel Ninel aŭ Vladlen estis kreitaj de fervoraj gepatroj por iliaj gefiloj. Du ekzemploj ekster Sovetio estas la perua eks-policestro Vladimiro Íllich Montesinos kaj la venezuela teroristo Ílich Ramírez.
(Vidu ankaŭ Leninabad kaj la premio Lenin.)
La vojaĝo de Svisio al Rusio estas temo de unu ĉapitro de Sternstunden der Menschheit de Stefan Zweig.
Kvankam Lenin estis konsiderata politika genio, kapitalismo ne falis kaj lia komunista ŝtato ne forvelkis. Anstataŭ, komunismo en Rusio mem kadukiĝis kaj, en 1991, falis. Kaj kun komunismo, falis la statuoj de Lenin. Tamen necesas aldoni, ke statuoj de Lenino ĝis nun ornamas multajn placojn de nuntempa Rusio. En kelkaj lokoj eĉ estis restarigitaj la monumentoj al Lenin eĉ kiam ili estis antaŭe demuntitaj. En nuntempa Rusio ŝajne pli dominas nun sobra rilato al propra historio, kiu ja estis multkolora, ne nigra-blanka.
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Ŝtato kaj Revolucio, verko de Lenin, tradukita Esperante dank'al Gregoro Demidjuk, SAT, 1926
Vidu ankaŭ Komunismo, Socialismo, Roza Luksemburg, leninismo, NEP, Suomio, Stalinismo
[redaktu] Ekstera ligo