Juno (asteroido)
El Vikipedio
(3) Juno estas asteroido en la ĉefzono. Ĝi malkovriĝis la 1-an de septembro 1804 de Karl Ludwig Harding ol la tria asteroido kaj nomiĝis laŭ la plej alta romia diino Juno. Tiam Juno klasifikiĝis ol plenvalora planedo – kiel Cereso kaj Palaso malkovritaj antaŭe. Nur post 1947 oni enkondukis la distingon inter asteroidoj kaj planedo.
[redaktu] Orbito
Juno orbitas sunon en distanco de 1,98 AU je perihelio kaj 3,36 AU je afelio, per periodo de 4,36 jaroj. La orbito kliniĝas 13,0° kontraŭ la ekliptiko, sia discentreco estas 0,258.
[redaktu] Korpaj propecoj
Juno havas mezan diametron de ĉirkaŭ 267 km. Sia maso mezuriĝis je 2,82×1019 kg. Juno havas relative helan surfacon kun albedo de 0,238. Dum sia opozicio ĝi atingas aperan helecon de ĝis 7,7 mag kaj tiel estas unu de la plej helaj asteroidoj en la nokta ĉielo.