Mongolio
El Vikipedio
Mongolio (Монгол Улс) estas granda ŝtato en Centra Azio.
- Landkodo: MN.
- E-nomo: [a] Mongolio.
- Nacia nomo: Mongol Uls.
- Areo: 1.566.500 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Nambarin Enĥbajar (ekde 2005).
- Ĉefurbo: Ulan-Batoro (900 mil).
- Loĝantaro: 2.461 mil (1995), inter ili 80% ĥalĥa-mongoloj, 5% kazaĥoj.
- Ŝtatlingvo: mongola.
- Eksporto: mineraloj, viandaĵo, ledaĵo, lano.
- Pokapa GNP: 310 $.
- Esperanto: Movado en Mongolio
Enhavo |
[redaktu] Georgrafio kaj naturaj kondiĉoj
[redaktu] Geografia situo
Mongolio, situanta en Centra Azio, inter la 87G 44M - 119G 56M de orienta longitudo kaj inter 41G 35M - 52G 09M de norda latitudo, etendiĝas sur 1566500 kvadratkilometra surfaco. Limas norde kun Rusia Federacio (3485 km) kaj sude kun Ĉina Popola Respubliko (4673 km).
[redaktu] Fiziografio
Mongolio situas 1600 metrojn de super mar-nivelo. Teritorion de Mongolio oni dividas tri latitudcirklajn fiziografiajn zonojn: montara (centra kaj norda parto 32,3%), stepa (meza kaj orienta parto 53,2%) kaj Gobi-dezerta (suda parto 14,5%). La zonoj diferenciĝas per geologia strukturo, reliefeco, akvaro, grundo, klimato ktp. En Mongolio ekzistas kvar grandaj montoĉenoj: Altajo/Altaj (sud-okcidente), Sojon (nord-okcidente), Ĥangaj (centre) kaj Ĥentij (nord-oriente). La plej longa el ili estas Altaj (ĉ.1500 km). La plej alta punkto en Mongolio estas montopinto Ĥujten en montoĉeno Altaj, kiu altas je 4374 metroj de super mar-nivelo. Sed la plej malalta punkto estas nomata Ĥuĥ Nuurijn Ĥonĥor (552 m), en Esperanto "Valo de la Blua lago", en Orienta Mongolio. Ankau ĉi-tie ekzistas granda stepo Dornijn Iĥ (iĥ) Tal, Granda Orienta Stepo (250000 km.kv). Orienta kaj sud-orienta partoj havas tre multe da stepoj.
[redaktu] Klimato
Mongolio havas kontinento-specifan klimaton, pro tio, ke la teritorio de Mongolio troviĝas fore de oceanoj, je la alteco de 1600 metroj super marnivelo kaj trapasas tra la lando la suda limo de eterna frostiĝo de tero de la Norda parto de la Terglobo kaj la norda limo de la centra Azia Granda dezerto. Ankaŭ Mongolio situas en modera zono de norda parto de la Terglobo, en meza latitudo. Kvankam en la sama latitudo ankaŭ situas Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio, Francio, Italio, Britio kaj landoj de meza Azio, tamen kompare al ili klimato de Mongolio multe malsamas. Vintro estas malvarma kaj longdaŭra, sed somero estas mallonga kaj varma. Averaĝaj temperaturoj de la aero vintre estas -15-20°C, somere 20-25°C, sed absolutaj temperaturoj atingas vintre ĝis -50°C, somere 40°C. Ventas ne tiel forte, averaĝe 3 m/s, sed povas okazi ankaŭ pli forta blovado: dum printempo kaj aŭtuno ĝi povas atingi ĝis 15 m/s kaj pli.
Tutjara atmosfera precipitado: 200-220 ml.
[redaktu] Hidrografio
Multaj el Mongolaj akvaj rezervoj konsistas el surfacaj akvoj kaj ĝia tutjara averaĝa flueco estas 34.3 mlrd.m.kub. 51% de akvaj rezervoj koncernas al basenaro de Nordglacia oceano, 12% al basenaro de Pacifika oceano kaj 37% al interna basenaro de centra Azio. En la lando fluas ĉirkau 4000 grandaj kaj malgrandaj riveroj, kiuj longas entute ĉ. 67000 km, multaj el ili estas montaraj riveroj diafanaj kaj rapidfluaj. Plej longaj riveroj: Orĥon (1124 km), Ĥerlen (1090 km), Selenge (1024 km), Zavĥan (808 km), Tuul (704 km), Ĥovd (593 km), Juroo (323 km), Onon (298 km), Ĥaraa (291 km). En montara kaj stepa regionoj estas sennombraj fontoj kaj riveretoj, el kiuj multaj havas mineralan akvon. Sufiĉe grandan parton de Mongolaj surfacaj akvoj okupas lagoj kaj troviĝas ĉ. 3000 lagoj, kiuj havas areojn pli granda ol 0,1 km.kv. Plej grandaj lagoj: Uvs (3350 km.kv), Ĥuvsgul (2760 km.kv), Ĥar-Us (1852 km.kv), Ĥjargas (1407 km.kv), Bujr (615 km.kv). Stepa kaj dezerta regionoj havas tre multe da putoj.
[redaktu] Mineraloj
Evidentigitaj en tiu lando ĉi-subaj utilaj mineraloj kaj kelkaj el ili estas elminigataj: - hejtaĵ-energetikaj krudmaterialoj: nafto, ŝtonkarbo, skisto brulema; - nigraj kaj koloraj metaloj: fero, mangano, kromo, vanado, volframo, molibdeno, kupro, plumbo, vismuto, zinko, aluminio, hidrargo, stano; - multekostaj metaloj: oro, arĝento, plateno; - agrokemika krudmaterialo: fluorspato, fosforito; - teknika krudmaterialo: asbesto, grafito, gipso; - altprezaj juvelaj ŝtonoj: kristalo, topazo, berilo, grenato, krizolito, ametisto, turkiso, smeraldo, jado.
[redaktu] Loĝantaro
Mongolio havas 2,5 miliono da loĝantoj. El ili urbanoj estas 1,5 miliono, kaj kamparanoj 1 miliono. Oni konsideras Mongolion kiel junulara lando, ĉar pli ol 70% de loĝantaro estas gejunuloj malpli ol 35-jaraĝaj. Mongolio estas preskaŭ unuetna lando — pli ol 90% de loĝantaro estas mongoloj, kiuj konsistas el ĉ. 20 etnogrupoj: ĥalĥoj, ojratoj, burjatoj, bargoj, darĥatoj, uzemĉinoj, caĥaroj ktp. Naciaj malplimultoj (6-7%): kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj, kiuj estas idaro de tjurkaj triboj, nun ili loĝas en plej okcidenta kaj nord-okcidenta partoj de Mongolio.
[redaktu] Lingvo
Mongola lingvo estas aglutina lingvo, apartenas al grupo de Altaja lingvaro. Ĝenerale, mongolan lingvon oni dividas en du grandajn partojn: nordan kaj sudan, kaj multajn dialektojn. Mongoloj en Mongolio, internaj-mongoloj en Ĉinio, burjat-mongoloj en Burjatio, respubliko de Rusia Federacio, kalmik-mongoloj en Kalmikio, respubliko de Rusia Federacio, kaj moguloj en Afganio parolas nordan mongolan, sed daguroj, dunsjanoj, mongoroj kaj baoanoj en Ĉinio parolas sudan mongolan. Naciaj malplimultoj: kazaĥoj, urjanĥoj kaj ĥotonoj parolas tjurkajn lingvojn.
Dum sia historio, mongoloj verkis kaj uzis ĉ. 10 skribojn (alfabetojn). El ili estas uzata malnova mongola skribo dum ĉ. 1300 jaroj. Alivorte, la malnovan mongolan skribon, skribatan de supre malsupren, oni ekuzis ekde 8-a jarcento pere de sogdoj (kiuj loĝis inter meza kaj centra Azio). Kvankam nun (ekde 1940-aj jaroj) oni uzas cirilan skribon por oficialaj aferoj, la malnova mongola skribo devige instruatas en mezaj kaj altaj klasoj de mezlernejoj, ankaŭ en kolegioj kaj universitatoj.
[redaktu] Kulturo
Krom filosofia, religia kaj geografia klasifikado de homara kulturo kaj civilizo, aliflanke oni povas dividi ĝin en du grandajn partojn laŭ vivmaniero de homaro: loksida kaj migrada (aŭ nomada). Mongoloj estas nomada popolo kun antikva kulturo. Spirita kulturo de mongoloj, ekzemple popola kutimo kaj mordevo, mitoj, legendoj, fabeloj, Popolaj eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola saĝeco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed progresis surbaze de kulturo de antikvaj mongolaj triboj. Tradicia loĝejo (vidu: Jurto), vestaĵo, manĝaĵo, viv-instrumentoj kaj teknologioj, manlaboroj, kiuj apartenas al materiala kulturo de mongoloj evoluinte perfektiĝis sub influo de nomada kulturo, vivmaniero kaj naturaj specifikecoj. Kvankam, mongola tradicia vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en nuna globalisma epoko kompare al aliaj nomadaj popoloj, kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, ĉar de antikva tempo en tiu lando disvastiĝis kaj multe prosperis Budhismo kaj ĝi faris grandan influon al vidpunkto, filosofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Nuntempe, en Mongolio jam atingis altan nivelon de progreso ĉiuj ĝenroj de arto, ekzemple opero, baleto, kino, dramo, plastikaj artoj, literaturo, eĉ moderna muziko ktp.
Koncize pri tradicia mongola civilizacio kaj kulturo (Prelego en la Japana kongreso de Esperanto en Jokohamo, 2005) S-ro Chimedtseren ENKHEE enchjo@yahoo.com
Mongola vasta lando. Dum multaj epokoj tie formighis klasika tradicio kaj figuro de nomadaj kulturo kaj civilizacio. Historiaj kaj kulturaj vidindajhoj en Mongolio, ekzemple, restajh-loghejoj, tombejoj kaj kriptoj, fajrobloviloj de antikvaj homoj, la shtonoj kun surskriboj kaj imagoj, urboruinoj kaj arkitekturoj ghis nun rakontas historion de antikva epoko. Grandega, alta montaro, densaj arbaroj kaj tajgoj, senlimaj vastajhoj kaj valoj, granda Gobio kun dezertoj kaj oazoj, diafanaj riveroj, akvofontoj kaj profundaj bluaj lagoj sub eterna kaj blua chielo... jen estas bela lando de mongoloj, nomada popolo. Blankaj jurtoj, pashtantaj brutoj, trankvilaj homoj, felichaj infanoj...jen estas la nuna aspekto de Mongola kamparo.
Mongoloj estas Orienta Azia nomada popolo, kiuj delonge loĝis dum multmiljaroj en Centra Azia vasta teritorio inter la lago Bajkalo kaj Granda Muro, kaj la montaroj Hingano kaj Altajo, bredante brutojn kaj ĉasadon. Ne nur en Mongolio, kaj ankaŭ en aliaj mondopartoj ekzistis nomadaj civilizacioj, ĉefe en la vastaj stepoj ĉe bordoj de la Nigra kaj Kaspia maroj, en dezertoj de Arabio kaj Afriko, en Centra kaj Meza Azio, Centra Ameriko, kaj kelkaj lokoj de Aŭstralio. Tamen, de tempo al tempo la nomadaj popoloj de supre menciitaj regionoj jam transiĝis al loksidaj, kaj kelkaj el ili almenaŭ duonloksidaj civilizacioj, krom mongoloj. Sed, el ili nur mongoloj multe prosperigis klasikan nomadan civilizacion, kiu eĉ ĝis nun daŭrigatas, kaj samtempe dum sia historio ili akiris mirindan potencon, kaj dum tiu-ĉi tempo ili jam fondis en la Mondo grandiozan imperion trans du kontinentoj, Azio kaj Eŭropo. Nuntempe, nur en Mongolio restas nomada civilizacio konservata bone kaj klasikforme.
Kiel vi jam scias, ke krome de filosofia, religia kaj geografia klasifikado de homara kulturo kaj civilizacio, aliflanke oni povas dividi ĝin en du grandajn partojn laŭ vivmaniero de homaro, ke loksida kaj nomada. Tradicia loĝejo, vestaĵo, manghaĵo, viv-instrumentoj kaj teknologioj, manlaboroj, kiuj apartenas al materiala kulturo de mongoloj evoluinte perfektiĝis sub influo de nomada kulturo, vivmaniero kaj naturaj specifikecoj. Spirita kulturo de mongoloj, ekzemple popola kutimo kaj mordevo, mitoj, legendoj, fabeloj, eposoj, proverboj, aforismoj, skriba literaturo, popola folkloro, tradicia kredo kaj religio, popola saĝeco, tradiciaj scioj kaj teknologioj estis malmulte pruntitaj de aliaj nacioj, sed progresis surbaze de kulturo de antikvaj mongolaj triboj. Kvankam, mongola tradicia vivmaniero kaj kulturo relative profunde konservitaj en nuna globalisma epoko kompare al aliaj nomadaj popoloj, tamen kulturaj elementoj de Hindujo kaj Tibeto relative multe aperas en Mongolio, ĉar de antikva tempo en nia lando disvastiĝis kaj multe prosperis Budhismo kaj ĝi faris grandan influon al vidpunkto, filosofio, tradicio kaj vivmaniero de mongoloj. Kvankam ni prezentighus detale pri supre menciitaj, chi-foje ni koncize klarigu nur pri tio, ke kial mongoloj dekomence havis nomadan civilizacion kaj kulturon.
Tial, oni devus demandi kial mongoloj “elektis” nomadan civilizacion? Reale ili “elektis” ĝin? Ĉu ili “elektis” ĝin laŭ mistera sorto (destino), aŭ pro tio, ke ili tute ne sciis aŭ kapablis alian vivmanieron? La respondo tre simplas, ke ili ne havis alian vojon pro naturo-geografiaj kaj klimataj kondiĉoj kaj faktoroj en Mongolujo. Do, kiel interligas (koncernas) la naturo-geografiaj faktoroj kaj medio al mongola nomada civilizacio. Ajna civilizacio havas ja sian regulon enradikiĝi, perfektiĝi kaj ankaŭ malaperiĝi. Aldone al tio, foje renkontatas tia diro, ke ĝi multe influatas de aliplanedaj influoj. Mongolio havas kontinentan specifan klimaton. Teritorio de Mongolio troviĝas fore de oceanoj, sur la alteco de 1600 metroj de super mar-nivelo, kaj trapasas tra la lando suda limo de eterna frostiĝo de la Norda Terglobo kaj norda limo de la Centra Azia Granda dezerto. Ankaŭ Mongolio situas en modera zono de norda parto de la Terglobo, en meza latitudo. Kvankam en la sama latitudo ankaŭ situas Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio, Francio, Italio, Britio, landoj de meza Azio, postkomunizmaj landoj de orienta Eŭropo, sed kompare al ili nur Mongola klimato multe diferenciĝas de ili, pro tio, ke ne tiel abunde penetras Mongolion malseka varmeta aero de foraj oceanoj, ĉar nia lando situas en siaspeca klimata zono, ĉirkaŭata de altaj montaroj. Male, malvarma aero de Nordglacia oceano, precipe dum vintre preskaŭ senobstakle penetras. Alie, ofte troviĝas supre de mongola teritorio anticiklono kiu atmosfera nivele ne penetrigas oceanan varmetan aeron. Koncize dire, depende de tiuj kialoj mongola klimato jam formiĝis kiel kontinenta specifa severa. Diferenco de vintra kaj somera temperaturoj atingas al preskau 100. Alivorte, absolutaj temperaturoj atingas vintre ĝis minus 50, somere plus 40. Vintro estas malvarma kaj longdaura, sed somero estas mallonga kaj seka varma. Ne tiel multas relative grandaj riveroj, malsekaĵo ne sufiĉas, tutjara atmosfera precipitado estas nur 200 mm. Kaŭze de tiaj malagrablaj kaj netaŭgaj klimato-geografiaj kondiĉoj, mongoloj dekomence ne havis eblecon agrikulturi. Tamen, kelkaj mongoloj triboj, samtempe de brutbredado, kaj ankaŭ agrikulturis. Precipe, okcidentaj mongoloj havas historion de agrikulturo, eĉ ĝis nun ĝi daurigatas. Dum periodo de manĉuria regado, kaj poste de tio tre malmultnombraj enmigrintaj ĉinoj kaj rusoj kultivis. Sed dum socialismaj jaroj multe aktiviĝis la movado por agrikulturo kaj kultivis kvankam ne tiel vaste, tamen rezulte de tio Mongolio plene provizadis sin je faruno kaj legomoj, eĉ eksportadis ilin. Se, nia lando situus proksime al maroj kaj oceanoj, se libere penetrus malseka, taŭga varmeta aero de maroj, kaj norde de nia lando, alivorte en Siberio troviĝus granda montoĉeno kontraŭanta nordan malvarman aeron, do, tiam mongoloj estus loksida, kiel supre menciitaj landoj.
Tial, mongoloj nomadumis translokighis sezone por ekvilibrigi diferencojn de 100 gradusaj de dum vintra kaj somera temperaturoj, kaj ankau por ekvilibrigi diferencojn de planta kovraĵo kaj denseco, speco kaj konsisto, kaj ventumado, sekeco kaj malsekeco, kaj geografia alteco de la paŝtejoj. Ekzemple, brutbredistoj preferas vintre translokiĝi kaj paŝti siajn brutojn ĉefe antauflanke de alta loko, de la montoj. Ĉar en nia lando ventumas ĝenerale denorde suden, tial antauflanke de altaj lokoj estas relative varmeta, malfortiĝas tie venta forto, kaj ne tiel abunde falas neĝo. Sed somere, male preferas vastecon, stepan ebenaĵon kie freŝas kaj agrable malvarmetas. Por multfoje uzi la paŝtejojn oni devis gardi naturon, tre ame kaj ŝpareme uzi ĝin, char pro la kontinenta specifa klimato la grundoj en nia lando estas tre sentema al erozio, tial ne povis paŝti tro multnombrajn brutarojn longtempe sur nur unu paŝtejo. Se ne tiel farus ekŝanĝiĝus la speco de kreskaĵoj kaj iom post iom ekerozius la grundo, eĉ plie ekdezertiĝus. Tio ja estus ekologia katastrofo, pli klarige katastrofo de normala vivado. Kompreneble, neniu brutbredisto tute ne deziras ja tion. Tial mongoloj regule nomadis, translokiĝis por eviti tiun katastrofon. Menciinde, ke mongola brutbredado estas tute alia ol brutarbredado en loksidaj landoj. Tie ekzistas ja farmeja brutbredado, tie nur la mastroj ĉiutage preparas la nutraĵon por sia brutaro, sed la brutojn ne tiel paŝtigas. Sed male, mongola brutaro mem nutriĝas en paŝtejoj dum 4 sezonoj de jaro. Eksterlandanoj kun miro diras, skribas, ke apenau ektrafiĝas post kelkcent kilometra vetrurado tra la senlima stepo nur kelkaj, ne pli ol de 5 ĝis 15 blankaj geroj, loĝejoj de nomadaj mongoloj. Fakte, tio estas ja ĉefa formo de ilia vivado komune najbare, alivorte tio estas la komunumo aŭ vivmaniero de brutbredistaj familioj. La supre menciitaj najbarantaj familioj kutime estas parencoj aŭ bonaj amikoj kiuj delonge konas unu la alian kiel gefratoj. Ili ion ajn aferon faras kune kaj, au laŭvice. Se al unu de ili okazus ia malfacilaĵo kaj malfeliĉo tiam ĉiuj helpas, au okazus ia feliĉo ankau ĉiuj ĝojas. Multe respektas la plej aĝulojn kaj volonte sekvas iliajn konsilojn kaj instruojn. En tia medio infanoj kreskas kaj edukiĝas respekti pliaĝulojn, ne nur pliaĝulojn sed lerni ami kaj helpi aliajn, harmonii kun aliaj. Ĝenerale, tie superas amikeca kaj ĝentileca atmosfero kiel de unu familio. Nomadaj mongoloj loĝis kaj eĉ nun loĝas en geroj. Tre koncize dire, ke loĝejo de mongoloj brutbredistaj familioj tre konforma por nomadi, transklokiĝi, treege facila starigi kaj malstarigi, bezonas ĉ. duon-horon. Dum vintro ege varma kaj somere freŝa malvarmeta kaj komforta. Dum multmiljaroj, de tempo al tempo ĝi pli perfektiĝis por nomada vivmaniero kaj stabiliĝis kontraŭ ventumado, pluvado kaj neĝado. Al loĝantoj de la zono de specifika kontinenta klimato devas ĉiam rekompletigi sian jam perditan energion per la nutraĵoj riĉe je kalorio. Konsiderinte tiel, mongoloj multe manĝis viandon, precipe dum vintro, sed somere preferis laktajhojn. Ankau ili, kiel aliaj nacioj vaste uzis farunon, rizon, legomojn kaj fruktojn ktp. Abunde ekzistas en mongolaj stepoj kaj arbaroj diversaj kreskaĵoj kaj fruktoj por nutraĵoj. Sed, ĉefe rizo, faruno, kaj diversaj legomoj importatis de suda najbaro, Chinio. Sub la influo de nomada vivmaniero kaj longdaŭraj militadoj, mongoloj jam sukcesis havigi al si perfektan teknologion pri prepari nutraĵojn kiujn dumlonge konservi kaj rezervi. Nur du ekzemploj el ili estas teknologioj sekigi viandon kaj lakton. Ankau bone adaptiĝis mongolaj naciaj vestaĵoj al nomada vivmaniero. Ĉefa vestaĵo de ili estas nomata ”deel”. Deel estas multdiversaj: por viroj kaj virinoj, ĉiutaga, sezonaj, ceremonia ktp. Mongola nacio konsistas el ĉ. 20 etnogrupoj kaj tial ĉiuj subnacioj havas siaspecajn vestaĵojn. Precipe mongolaj vestajhoj tre taŭgas por brutarbredadi, ĉeval- kaj kamelrajdi. Historiistoj diras, ke la plej unue nomaduloj ekuzis pantolonon. Alie, konformiĝe al loka klimato-geografiaj kondiĉoj, mongolaj naciaj vestaĵoj havas gravan rolon por gardi homan sanon.
Brutbredado neniam bankrotis pro la konkurenco, kaj ĉiam donis “puran” profiton, neniam postulis tro elspezon, estis relative stabila, se ne okazus ventego, brulego kaj inundo ktp, aŭ ekologia katastrofo. Tial mongoloj ege protektemas kaj preĝas medion. Al tio ankaŭ multe helpas tradiciaj kredo kaj religio.
- De antikvaj tempoj mongoloj kredis Shamanismon ĉefe ĝis la 16-a jarcento , ech nun ghi estas daurigata. En la antikvaj tempoj ili imagis, ke chiuj montegoj, riveregoj kaj grandaj lagoj havas sian mastron, in- au vir-seksan. Oni diras, ke nur en escepta okazo, precipe noblaj kaj senkulpaj homoj povas vidi ilin per siaj propraj okuloj. La mastroj povas havi diversajn aspektojn, ekzemple homan, au serpentan, au lupan. Mongoloj ankau multe respektas la Chielon, Teron, Sunon, Lunon kaj Fajron. Ili kredas, ke ech la vento havas sian mastron. Jen kial ghis hodiau dommastrinoj chiumatene oferjhetas freshan lakton por kontentigi chiujn menciitajn mastrojn. Samtempe ili petegas la favoron kaj gardadon de la mastroj.
Mongoloj tute ne permesas al si kaj al aliaj enigi sangon, viandon kaj lakton en riveron kaj lagon. Ili ech ne lavas ion en tiuj akvofontoj -se iu ne plenumus tiun tradician mordevon, tuj kolerighus la koncerna mastro kaj pro tio ankau tuj sekvos diversaj malfelichajhoj, ekzemple inundo, brulego, ventego au perdigho kaj pereo de la brutaro, nekuraceblaj hommalsanoj ktp. Bedaurinde nun la urbanoj tute ne plenumas tiun tradician mordevon de sia popolo*. Sed religio Budhismo la unuan fojon ekpenetris en nian landon dum periodo de Hhunnu, la unua shtato en Mongola teritorio, antau 2000 jaroj. Kvankam en 7-8 jarcentoj Budhismo ankoraufoje ekkomencis disvastighi trans la Ujgurio (nun ujguroj loghas en okcidenta regiono de Chinio), tamen ne sukcesis esti kredo de chiuj mongoloj. Dum periodo de imperio de Chinggis hhaan kaj liaj posteuloj, en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Shamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. Sed dum periodo de Mongola Juana imperio, Hhubilaj hhaan, nepo de Chinggis hhaan, akceptis Hinajanan sekton de Budhismo kaj ghi farighis kiel shtata religio. Meze de 17-a jarcento la religio de Budhismo ankoraŭfoje forte ekpenetris en Mongolion el Tibeto. Budhismo kaj shamanismo dum multaj jaroj interbatalis, sed fine venkis la unua. Tamen, iom post iom ŝamanismo kaj Budhismo reciproke influis inter si, precipe la instruoj pri protekti medion. En la 17-a jarcento mongolaj "malgrandaj" reghoj invitis en Mongolion la Gvidanton de Tibeta Mahajana sekto de Budhismo Sodnomghamc kaj donis al li la titolon Dalaj Lamao (Dalaj estas mongola vorto, en Esperanto kiel Oceano). De tiam Tibeta religia gvidanto nomighas Dalaj Lamao, kiel signifas Ocean-Lamao. Pro tio, tra la tuta Mongolio ekdisvastighis Mahajana sekto de Budhismo kaj ghi jam farighis tutnacia religio. Tamen ech nun multaj mongoloj kredas du religiojn, Budhismon kaj Shamanismon. Dum jaroj de popola revolucio estis malpermesitaj religiaj rajtoj de mongolaj civitanoj, estis ekzekutitaj pli ol 30000 lamaoj kaj detruitaj pli ol 700 grandaj temploj. Oni diras, ke antau popola revolucio en nia lando estis ch.100000 lamaoj. Poste la venko de demokrata movado en la jaro 1990 Mongola registaro plene permesis religiajn aferojn al mongolaj civitanoj kaj temploj. Nun estas Budhismo chefa religio en Mongolio (sed ne shtata, ne oficiala). Pli ol 90% de loghantaro kredas Budhismon. Tamen en la lando jam multighis ateistoj. En lastaj jaroj ekkomencis ekpenetri aliaj religioj, ekzemple Katolikismo, Bahaismo ktp. Nacia malplimulto - Kazahhoj kredas Islamon. Tamen, mongoloj heredigas siajn sciojn kaj kredojn pri la naturo ghis hodiau. Kaj tio, pro merito de niaj antauuloj, multe helpas kaj helpos al ni protekti la medion. Tial, oni povas diri, ke ĉefa fonto de nomada brutbredada ekonomia evoluo estis la konformeco, adaptiĝo de homo kaj brutaro kun naturo. Tial, mongolaj brutbredistoj ĉiam tendencis kiel eble konformi kaj adaptiĝi kun origina, virga naturo, respekti naturon, ĉielon kaj teron kiel Dioj, sed ne aliformigi naturon kaj medion. Surbaze de tiu-ĉi tendenco, la kulturo-civilizaciaj elementoj, ekzemple iliaj kredo kaj religio, kutimoj, mordevoj, vivmaniero, popola saĝeco, tradiciaj teknologioj jam enradikiĝis kaj evoluinte perfektiĝis.
Kiel ni jam menciis supre, ke kvankam brutbredado neniam bankrotis pro la konkurenco, kaj ĉiam donis “puran” profiton, neniam postulis tro elspezon, estis relative stabila, tamen ĝi ne povis kovri ĉiun bezonon de socio. Por provizi sian bezonon, mongoloj delonge multe aspiris kaj klopodis komerci, ŝanĝi varojn kun loksida popolo, alivorte kun ĉinoj. Mongoloj kaj ĉinoj ja havis longan historion reciproke ŝanĝi siajn varojn. Kutime mongoloj importis de Ĉinio nutraĵojn, trinkaĵojn, silkojn ktp, sed mongoloj eksportadis ĉefe krudaĵojn. Tamen dum longa historio mongoloj kaj ĉinoj ĉiam ne povis ja interkonsenti. Reciproke multfoje ili fermis sian limon, kaj tiam chesis komercado. Tiam ili havis nur unu vojon solvi la problemon, tio estis milito. Multaj militoj estis inter ili. Nuntempe pense, mongoloj ne nur pro malkonsento kun ĉinoj, alikiale kiuj tute ne dependis de ĉinoj, ili sennombre ĝenis ja per militoj sian sudan najbaron. Tiun historion ghis nun rakontas al ni la Granda Muro, kiu nun restas kiel unu el 7 mondaj mirindaĵoj. Eble estis treege malfacila al chinoj batali kun mongoloj sen la Muro. Se mongoloj ne chiam invadus chinojn, la Granda Muro eble ne ekzistus nun en la Mondo. Multaj sciencistoj nun diras, ke tiam kiam mongoloj havis grandiozan potencon, ili multe influis al aliaj nacioj per siaj kulturo kaj civilizacio.
Mongola kulturo kaj civilizacio du foje jam fariĝis kiel centro de homaro. Oni diras, ke vivo de homo multe influatas de planedoj. Tamen, laste ekaperas scienculoj, historiistoj, etnografistoj, kiuj konkludas, ke ekaperiĝo, prosperiĝo, forte potenciiĝo, malfortiĝo kaj refortiĝo de iu ajn nacio ankaŭ dependas de influoj de planedoj kaj ricevas de ili, ankaŭ de suno, eĉ de profundo de sia terglobo ian energion. Unu el ĉefaj reprezentantoj de tiu-ĉi teorio estis L.N.Gumiljov, rusa fama historiisto. Li aparte pristudis mongolan historion kaj civilizacion, rezulte de sia laboro li faris la konkludon kaj konsideris tiel, ke por mongoloj la ciklo de energiaj influoj ripetiĝas ĉiun 1200-1500 jarojn. Hodiaŭ multaj politologoj kaj ekonomiistoj multfoje diras, skribas, ke la 21-a jarcento estas Azia, pli klarigite dire, ĉina jarcento. Tial, eble ekkomencas bonaj influoj de la planedoj por azianoj! Eble ili sindoneme donis ja al ni siajn energiojn! Ĉu ekkomencas Azia jarcento je ĉinoj. Kvankam, en lastaj jarcentoj, alivorte, ekde periodo de Eŭropa renesanco tra la tuta mondo, unue Eŭropa, sekve Usona kulturo, civilizacio kaj lingvo superas, tamen hodiaŭ tendencas superi Azia jarcento. Se tiel ekkomencus nova erao de Azio, tio ne estus la plej unua Azia jarcento. Antau tio, jam estis unuafoje, aŭ eble dufoje Aziaj jarcentoj. Pli klarige, 800 jarojn antaŭe, la 13-a kaj 14-a jarcentoj estis Aziaj, precipe mongolaj jarcentoj, ĉar mongoloj sinmontris sian superecon tra la tuta mondo. Tiam preskaŭ ne restis la lokoj en Azio kaj Eŭropo kien ne atingis mongolaj soldatoj kaj ĉevaloj. Eble tiam mongoloj jam ricevis potencan energion de la blua eterna ĉielo, laŭ teorio de L.N.Gumiljov. Eble tiam ankaŭ estis Aziaj jarcentoj. Sed unuaj aziaj jarcentoj estis dum mongola Hun shtato, 300 AK-300 PK. Eŭropanoj tute ne sciis pri tio, ke ĥunoj estis prapatroj de mongoloj. Tion diris al eŭropanoj en jaro 1748 franca sciencisto Digenj.
Kompreneble, tiam, dum Ĥun ŝtato, kaj poste en la 13-a kaj 14-a jarcentoj Azio sinmontris sian superecon. Kvankam oni ne povas nun pravigi mongolajn invadojn, en la 13-a kaj 14-a jarcentoj Mongola Imperio havis grandan rolon ŝanĝi tiaman mondon. Nun multaj sciencistoj diras, ke mongoloj tiam ekkomencigis ja globalisman epokon, komercan, kulturan kaj religiajn interŝanĝon. Do, mi volas finigi tiun-chi verkon la vortoj, ke dum periodo de Chinggis khaan azianoj proklamis kaj sinmontris sian superregadon tra la tuta mondo, per siaj potencaj invadoj. Nun ni ankoraŭfoje ekkomencigas Azian jarcenton. Tial ni diru, ke ni, azianoj kune kun niaj samideanoj de aliaj kontinentoj ekproklamu kaj sinmontru nian superregadon tra la tuta mondo, per niaj potencaj invadoj de Esperanto, la lingvo de amikeco kaj potenca paco! La plej laste ni volas mencii, ke en lastaj pli ol 10 jaroj amikecaj rilatoj kaj chiuflankaj kunlaboroj inter Mongolio kaj Japanio pli multe prosperighis ol antaue, kvankam en jaro 1972 niaj du landoj ekstarigis oficialan diplomatian rilaton. Altranguloj de niaj du landoj, nome via altestimata princo kaj chefministro, kaj mongolaj prezidentoj kaj chefministroj jam kelkfoje reciproke vizitis, do tiuj vizitoj havas gravajn rolojn por pliprofundigi amikecon kaj interkomprenighon inter niaj landoj. Via lando multe helpas Mongolio. Kvankam mongolaj kaj viaj kuraghaj soldatoj jam dufoje renkontighis en batalkampo, kun armiloj, nun chiutage renkontighas kun bonkoroj. Danke al niaj “kulturaj ambasadoroj”, nome kantistino Oyunaa, kaj sumoistoj Kjokshjuzan, Asashjorju kaj aliaj, ni pli profunde konatighas kun japana kulturo, prosperigho ktp. Ankau multaj bonkoraj japanoj faras en Japanio noblajn agadojn por konigi nian landon al japana publiko. Multaj japanaj mongolistoj chi-tie laboras por esplori mongolan historion kaj kulturon. En nia lando oni diras, ke pli bona estas almenau unufoje vidi ol centfoje audi. Ni varme invitas vin konatighi pli profunde kun Mongolio! Koran dankon pro via atento!
klarigo: *...* citata el Verko de Ch.Dogsuren. Kontakto, N148; 1995:4
[redaktu] Religio
De antikvaj tempoj mongoloj praktikis ŝamanismon, eĉ nun ĝi estas daŭrigata en pli foraj lokoj. Sed budhismo la unuan fojon ekpenetris en la landon dum periodo de Ĥunnu, la unua ŝtato en Mongola teritorio, antaŭ 2000 jaroj. Kvankam en 7-8 jarcentoj budhismo ankoraŭfoje ekkomencis disvastiĝi trans la Ujgurio (nun ujguroj loĝas en okcidenta regiono de Ĉinio), tamen ne sukcesis esti kredo de ĉiuj mongoloj. Dum periodo de imperio de Ĉinggis ĥaan kaj liaj posteuloj, en Mongolio egalrajte prosperis multaj religioj: Ŝamanismo, Budhismo, Kristanismo kaj Islamo. Sed dum periodo de Mongola Juana imperio, Ĥubilaj ĥaan, nepo de Ĉinggis ĥaan, akceptis Hinajanan sekton de Budhismo kaj ĝi fariĝis kiel ŝtata religio. En 16-a jarcento Mongolaj "malgrandaj" reĝoj invitis en Mongolion la Gvidanton de Tibeta Mahajana sekto de Budhismo Sodnomghamc kaj donis al li la titolon Dalaj Lamao (Dalaj estas mongola vorto, en Esperanto kiel Oceano). De tiam Tibeta religia gvidanto nomiĝas Dalaj Lamao, kiel signifas Ocean-Lamao. Pro tio, tra la tuta Mongolio ekdisvastiĝis Mahajana sekto de Budhismo kaj ĝi jam fariĝis tutnacia religio. Tamen eĉ nun multaj mongoloj kredas du religiojn, Budhismon kaj Ŝamanismon. Dum jaroj de popola revolucio estis malpermesitaj religiaj rajtoj de mongolaj civitanoj, estis ekzekutitaj pli ol 30000 lamaoj kaj detruitaj pli ol 700 grandaj temploj. Oni diras, ke antaŭ popola revolucio en la lando estis ĉ.100000 lamaoj. Poste la venko de demokrata movado en la jaro 1990 Mongola registaro plene permesis religiajn aferojn al mongolaj civitanoj kaj temploj. Nun estas Budhismo ĉefa religio en Mongolio (sed ne ŝtata, ne oficiala). Pli ol 90% de loĝantaro kredas Budhismon. Tamen en la lando jam multiĝis ateistoj. En lastaj jaroj ekkomencis ekpenetri aliaj religioj, ekzemple Katolikismo, la Bahaa Kredo ktp. Nacia malplimulto - Kazaĥoj kredas Islamon.
[redaktu] Edukado
Mongola edukada sistemo konsistas el antaŭlerneja (infanĝardena), elementa lerneja (1-4), mezlerneja (5-9), altlerneja (10-11) kaj (inkluzive kolegian) universitata klerecoj. Oni senpage posedas ĝeneralan edukadon. Pli ol 90% de loĝantaro estas legoscia. Nuntempe en Mongolio funkcias ŝtataj kaj privataj klerigejoj: pli ol 700 ĝeneral-edukaj lernejoj kaj ĉirkaŭ 100 kolegioj kaj universitatoj.
[redaktu] Ŝtata strukturo
Mongolio - konstitucia, parlamentisma, unitara lando. Ŝtatestro de Mongolio estas la Prezidento kun limigitaj rajtoj, kiu estas elektata de tutpopolo por 4 jaroj. La Prezidento ankaŭ estras Nacian Armeon kaj Konsilion pri Nacia Sekureco de Mongolio. Nuna prezidento estas Nambarijn Enĥbajar (elektita en majo 2005). Antaŭa prezidento estis N. Bagabandi, li regis du periodojn: 1997-2001 kaj 2001-2005.
Ŝtata supera kaj leĝdona organo estas Granda Ŝtata Ĥuralo (Parlamento) kun 76 membroj, kiuj estas elektataj kun 4 jara limtempo (Prezidanto C. Njamdorĝ /2005-/). Ĉiuj teritori-administraj unuoj de Mongolio havas siajn Ĥuralojn. Plenuma kaj administra supera organo estas Registaro, kiu estas formata de Parlamento. Registaro de Mongolio konsistas el Ĉefministro kaj 12 aliaj ministroj. Nuna Ĉefministro estas M. Enĥbold (2006-).
[redaktu] Ĉefurbo
Ĉefurbo de Mongolio - Ulanbatoro estis fondita en jaro 1639 kun nomo Urgoo, ruse Urga, proksime de Mongola antikva ĉefurbo Ĥaraĥorum, kaj translokighinte ĉirkaŭ 20-foje tra la valoj de riveroj Orĥon, Selenge, Tuul, en jaro 1778 finlokiĝis en nuna loko kun nomo Iĥ (iĥ) Ĥuree. En jaro 1911 Mongolio liberiĝis el Manĉura imperio (Qing Dinastio) kaj proklamis Gvidanton de Mongola Budhismo Bogd Ghavzandamba kiel Reĝon de Mongolio, sendependa ŝtato. Okaze de tio, la nomo de ĉefurbo ankaŭ ŝanĝiĝis kiel Nijslel Ĥuree. Tamen, en jaro 1921 venkis en Mongolio popola revolucio kaj forpasis la lasta Mongola Reĝo. En 1924 proklamitis Mongola Popola Respubliko, de tiam la ĉefurbo estas nomita Ulaanbaatar, kiel signifas Ruĝa Heroo. Dum socialismaj jaroj Ulanbatoro pluvastiĝis kaj multe prosperis, kaj fariĝis kiel sufiĉe moderna urbo. Nun Ulanbatoro havas 1 milionon da loĝantaro. Ulanbatoro estas politika, ekonomia, kultura, edukada kaj scienca centro de Mongolio.
[redaktu] Historio
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Flagoj kaj blazonoj el Mongolio (anglalingve)
- Pictures from Mongolia by Michel Setboum
Ŝtatoj en Azio | |
---|---|
Afganio | Armenio | Azerbajĝano | Barejno | Bangladeŝo | Barato | Birmo | Brunejo | Butano | Ĉinio | Filipinoj | Indonezio | Irako | Irano | Israelo | Japanio | Jemeno | Jordanio | Kamboĝo | Kartvelio | Kataro | Kazaĥio | Kipro | Kirgizio | Kuvajto | Laoso | Libano | Malajzio | Maldivoj | Mongolio | Nepalo | Nord-Koreio | Omano | Orienta Timoro | Pakistano | Palestino | Rusio | Saŭda Arabio | Singapuro | Sirio | Sri-Lanko | Sud-Koreio | Taĝikio | Tajlando | Tajvano | Turkio | Turkmenio | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj | Uzbekio | Vjetnamio | |
Dependaj teritorioj: Brita Hindoceana Teritorio | Kokosinsuloj | Kristnaskinsulo |