Justo Gallego Martínez
El Vikipedio
Justo Gallego \Ĥusto Gaĵego\ (n. 1925) konstruas katedralon en la municipo Mejorada del Campo, proksime al Madrido (Hispanio). Li faras tuton sen helpo preskaŭ ĉiam, ekde la konstruaĵon li komencis. Tamen, li havas helpon kelkfoje el siaj nevoj aŭ eventualaj volontuloj.
Kiam Justo estis 27 jaraĝa, li sentis la alvokon de monaĥa vivo kaj li estis en la soriana monaĥejo de Sankta Maria de Huerta, kiun li tuj estis devigata forlasi pro sia tuberkulozo.
Justo komencis konstrui antaŭ 40 jaroj sur terenoj hereditaj disde siaj gepatroj, kaj malhavante konstruo-permeson. Li neniam studis arkitekturon aŭ masonadon kaj uzas recikligitajn materialojn, kiujn oni donacas al li. La kupolo estas 40 metroj alta.
Lia verko estas monde fama. Li havas pecojn el paĝoj de eŭropanaj, amerikanaj kaj azianaj ĵurnaloj, kiuj parolis pri ĝi. Ankaŭ ĝi estis la centro de tre konata trinkaĵa televidanonco dum la jaro 2005, kaj li enspezis tridek mil eurojn pro tiu.
Gallego diris ke la lastaj jaroj, proksimume du mil homoj vizitas ĉiun someron la katedralon. Multaj studentoj, preskaŭ ĉiuj eksterlandanoj, helpas lin dum tiu sezono.
Nuntage, Gallego loĝas kun sia fratino proksime al la katadralo.