Käthe Kollwitz
El Vikipedio
Käthe KOLLWITZ [kete kolvic] (* la 8an de julio 1867, † la 22an de aprilo 1945) estis germana grafikistino kaj skulptistino.
Ŝi naskiĝis en 1867 en Kenigsbergo (nuntempe: Kaliningrado). En la jaro 1891 ŝi edziniĝis al la kuracisto Karl Kollwitz kaj transloĝiĝis kun li al Berlino. La paro havis du idojn, unu filo pereis dum la unua mondmilito.
Centra temo de ŝia arto estis la mizero de la grandurba laboristaro. Inspirite de Gerhart Hauptmann, kies dramon Die Weber ŝi spektis en la jaro 1893, ŝi kreis sian akvafortan ciklon Ein Weberaufstand (= Ribelo de teksistoj).
Realismaj kaj impresionismaj trajtoj videblas en ŝia akvaforto Ein Weberaufstand (= Ribelo de teksistoj, 1894-98), kiu estiĝis de 1894-98. Pli malfrue ŝian verkaron karakterizas ekspresionismo, ekz. Krieg und Proletariat (= Milito kaj proletaro, 1922-25).
Elstaraj ankaŭ estis ŝiaj afiŝoj, ekz. Helft Russland! (= Helpu al Ruslando!, 1921) kaj Verhungernde Kinder (= Malsatmortantaj infanoj, 1924). En sia malfrua kreado Käthe Kollwitz ofte prezentis la temon patrino kaj infano, ekz. Zwillingsmutter (= Patrino de ĝemeloj", 1937).
Pro la socikritika temaro de la artaĵoj Käthe Kollwitz dum la nazia regado ne plu rajtis ekspozicii siajn kreaĵojn en Germanio. La lastajn jarojn de sia vivo ŝi pasigis retiriĝinte en Berlino, Nordhausen kaj Mortizburg apud Dresdeno, kie ŝi en la jaro 1945 mortis.
La plej granda parto de ŝiaj artaĵoj nun troviĝas en Kolonjo, kie en la jaro 1985 fondiĝis muzeo pri la artistino (Käthe-Kollwitz-Museum).