Kadima
El Vikipedio
Kadima (hebree: קדימה, Qādīmāh , esperente: "Antaŭen") estas nova politika partio en Israelo, kiu situas politike inter Likud kaj Laborpartio kaj vidas sin mem en mezo de la israla politika skalo kiel liberala. Prominenta ano de la partio estis la fondinto Ariel Ŝaron, kiu en aŭtuno de 2005 kun kelkaj registaraj ministroj aniĝis en tio.
Ekde la 16-a de januaro 2006, Ehud Olmert estas la dua prezidanto de la partio, post Ŝaron, kiu la 4-an de januaro 2006 suferis apopleksion kaj deposte kuŝas en komato.
La partio volas Israleon kun juda plimulto kaj mem desegnitaj limoj, favoraj al la israelaj setlintoj en la palestinaj teritorioj.
Kadima akiris dum la printempaj parlamentaj elektoj de 2006 nur 29 lokojn (anstataŭ la antaŭaŭgurita 35-40), sed ankaŭ tiel ĝi iĝis plej forta partio de la isralea Kneset.