Kamelo
El Vikipedio
?Kamelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Baktria kamelo Camelus Bactrianus
|
||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
||||||||||||
|
Kameloj (Camelus) estas genro de al familio kameledoj (Camelidae),[1] kiu estas la ununura familio de subordo (Tylopoda). La aliaj du genroj estas lamoj (Lama) kaj vikunoj (Vicugna). Kameloj adaptaĝis por vivo en dezerto. Al tiu genro apartenas la baktriana kamelo aŭ sovaĝkamelo, kiu havas du ĝibojn, kaj la dromedaro, kiu havas nur unu ĝibon.
Enhavo |
[redaktu] Etimologio
La vorto kamelo devenas de la latina camelus. Komence ĝi signifis la baktrian kamelon, sed poste etendiĝis al priskribado de la dromedaro, kaj post malkovro de la sudamerikaj kameledoj (gvanakoj, lamoj, vikunoj kaj alpakoj), la radiko "kamel-" uziĝis por krei nomon de la kameleda familio.
[redaktu] Vivmedio
La baktria kamelo (Camelus bactrianus), rekonebla per siaj du ĝiboj, vivas ĉefe en aziaj dezertoj.
La dromedaro (Camelus dromedarius) kun nur unu ĝibo vivas en Afriko (ĝis ĉirkaŭ 1° suda latitudo), sur la araba duoninsulo kaj en Centrazio. Tamen dum la 19-a jarcento oni alportis dromedarojn al Aŭstralio, kie ili rapide loĝiĝis en la dezerto kaj nun nombras inter 500.000 kaj 750.000 bestoj.
La dromedaro ekzistas nun nur kiel dombesto. Ankoraŭ ne certas ĉu ekzistis sovaĝa dromedaro aŭ ĉu ekzistis iu komuna prapatro de baktria kamelo kaj dromedaro.
[redaktu] Vivmaniero
Male al siaj sudamerikaj parencoj (lamoj, alpakoj, gvanakoj kaj vikunoj) la du kamelspecioj estas loĝantoj de la plej sekaj regionoj de la mondo. Ĉiuj kameloj estas artistoj pri postvivo en dezertoj. Nur malmultaj grandaj bestoj kapablas postvivi en dezertoj.
Kameloj kapablas nutri sin per plantoj dornoriĉaj kaj salenhavaj. Sed, se estas neniu alia ili manĝos eĉ ostojn, haŭtojn aŭ viandaĵon kaj tendojn, sandalojn aŭ tukojn de iliaj posedantoj.