Kapibaro
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngKapibaro Konserva statuso: Malgranda risko |
||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||
Hydrochoerus hydrochaeris (Linnaeus, 1766) |
||||||||||||||||||||
Vivareo de Kapibaro
|
Kapibaro (el la tupia lingvo kaapiwara [kaapiŭara] t. e. herbmanĝanto) aŭ akvoporko (Hydrochoerus hydrochoerus) estas mamulo el la ordo ronĝuloj (Rodentia), familio hufungaj ronĝuloj (Caviidae). Ĝi estas la plej granda kaj plej mallerta sepcio el inter la ronĝuloj. Ties korpoformo kaj hararo memoriga oni je porko. Ĝia kapo estas alta, larĝa kaj la buŝnazo estas obtuza. La orelo estas malgranda, la supra makzelo estas fendita, la okuloj estas relative grandaj. Ĝia kolo estas mallonga, la trunko dika sen vosto. La postaj kruroj estas pli longaj ol la antaŭaj. La postaj kruroj havas 4 fingojn, la antaŭajn 3; la fingroj estas kunligitaj per naĝmembrano kaj estas ekipitaj per grandaj hufosimilaj ungoj.
La hararo estas maldensa kaj kruda. La koloro estas nekarakterize bruna kun iom da ruĝa aŭ brunflava nuanco. La tuta longo povas superi eĉ 1 m, ŝultroalto estas 50 cm, pezo 50 kg.
Ĝi vivas en Sud-Ameriko de la Orinoko ĝis la Rio de la Plata apud akvoj. Ĝi estas stulta besto, kiu tre malrapide moviĝas surtere, sed bone naĝas en akvo.
Ĝi manĝas akvajn plantojn kaj arboŝelon, sed damaĝas eĉ plantejojn.
La femalo naskas unufoje en jaro 5–6 idojn.
En Sudameriko ĝia viando, kiu similas al porkviando, estas tre ŝatata kaj, pro tio, oni tro ĉasas ĝin.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: