Kavio
El Vikipedio
[[Vikipedio:Kiel legi la taksonomion|]]Kavio |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cavia aperea
|
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Cavia aperea |
La kavio (el sia latina nomo Cavia) estas eta ronĝulo el Sudamerikano (ĉefe el Peruo kaj el la Andoj). Post la malkovro de Ameriko, ĝi estis importita en Eŭropo de anglaj kaj nederlandaj navigistoj, kie ili iĝis dombestoj.
En multaj landoj oni komparis ilin kun etaj porkoj. La kavio havas tre malsimilajn nomojn en la ĉefaj eŭropaj lingvoj.
- En franca lingvo: Cochon d'Inde (Porko el Hindio), ĉar la malkovranto de Ameriko Kristoforo Kolumbo pensis, ke la nova kontinento estis Hindio.
- En angla lingvo: Guinea pig (Porko el Gvineo)
- En germana lingvo: Meerschweinchen (Eta mara porko)
- En hispana lingvo: Cuy, Cuyo aŭ Conejillo de Indias (Kuniklo el Hindioj).
- En keĉua lingvo: Quwi
- En rusa lingvo: Морская свинка - Morskaja svinka (Mara porketo)
La kavio pezas inter 0,5 kaj 1,5 kilogramo kaj mezuras inter 25 kaj 40 centimetroj (la pli grandaj estas la sovaĝaj, la domaj eŭropaj kavioj pezas ĝenerale unu kilogramon kaj mezuras 25 centimetrojn). Ili meze vivas kvin jarojn.
La kaviido naskiĝas 60 aŭ 70 tagojn post la kuplado. Tio estas tre longa tempo por malgrandaj bestoj. La idoj jam havas harojn kaj povas vidi. Kaviino povas havi inter unu kaj tri idojn, tre malofte ĝis ok. Ili povas manĝi post du tagoj sed trinkas la patrinan lakton dum 1,5 monato.
La kavioj estas tre amataj kiel domaj bestoj ĉar ili estas propaj: ili ĉiam fekas memloke kaj siaj fekoj ne odoras kaj ili tre ofte sin lavas (kiel la katoj), ili estas tre afablaj kaj amas la kontaktojn kun homoj (ili ŝatas, ke oni zorgas pri ili kaj ili povas morti se ili restas solaj).
En multaj lingvoj la vortoj kavio kaj kobajo estas la samaj ĉar antaŭe la kavioj estis uzataj por fari eksperimentojn en laboratorioj (nun oni uzas ratojn kaj musojn). Do ne konfondu en Esperanto kavio-on (besta genro) kun kobajo (besto aŭ homo uzata en eksperimentoj.
En Sudameriko kaj Portugalio ĝi estas uzata kiel manĝaĵo; ĝia viando estas bongusta sed ĝia graso estas iom amara.
[redaktu] Sovaĝa kavio
La Cavia aperea estas speco de sovaĝa kavio, kiu vivas en la sudo de Brazilo, en Paragvajo kaj en Argentino. Ĝi havas brunetan malglatan haron, kreskas ĝis 30 cm pezas 1kg.