Karlovo
El Vikipedio
Eŭropo > Bulgario > Plovdiv > Karlovo
Loĝantaro | 28.398 (2004-12-15) |
Meza alto super maro | 386 m |
Poŝtkodo | 4300 |
Koordinatoj | 42° 38' N, 24° 48' E |
Karlovo (bulgare Карлово) estas urbo en la provinco de Plovdiv. La komunumo Karlovo estas la plej norda en la provinco.
Enhavo |
[redaktu] Situo
Karlovo situas en la "valo de la rozoj", kiu grandkvante produktas rozan oleon. (Por unu litro da oleo necesas tri tunoj da ruĝaj aŭ ses tunoj da blankaj roz-petaloj.) La nordan randon de tiu valo konsistigas la montaro Balkano, kiu superregas la situon de Karlovo.
Karlovo trafike situas ĉe la voja kaj fervoja ligoj inter Sofio (okcidente) kaj Burgas (oriente, ĉe Nigra Maro). Ankaŭ suden al Plovdiv estas vojoj kaj fervojo. En norda direkto la trafikaj ligoj estas malpli bonaj, ĉar Balkano baras la vojon.
La urbo etendiĝas inter Balkano norde kaj la fervoja linio Sofio-Burgas sude. En ĝia centro situas la Placo de la 20-a de Julio, kiu estas senaŭta kaj prezentas kelkajn monumentojn. Iom sude de ĝi estas Placo Vasil Levski, kun granda monumento de Levski, kiu prezentas lin kun la bulgara leono kaj kun revolvero en la mano. Levksi, naskita en Karlovo, estas nacia heroo de Bulgario.
[redaktu] Ekonomio
- Maŝinkonstrua kombinato pri traktoroj
- Produktado de roza oleo kiel baza materialo por parfumoj
- Viandoprilabora industrio
[redaktu] Gravaj personoj
- Botjo Petkov, instruisto de la bulgara renaskiĝo (1815–1869)
- Evlogi Georgiev, entreprenisto (1819-1897)
- Vasil Levski, revoluciulo kontraŭ la turkoj (1837–1873)
[redaktu] Esperanto
En Karlovo ekzistas ZEO: strato nomita laŭ d-ro Zamenhof. Ekzistis ankaŭ Esperanto-Strato, sed oni ŝanĝis ĝian nomon post 1990, ĉar Esperanto konotaciis socialismon.
La privata "Internacia Universitato Karlovo" instruas ankaŭ en Esperanto, kiu tial estas deviga studobjekto. AIS San-Marino tie de tempo al tempo okazigas studadsesiojn. En septembro 2003 okazis tie la bulgara prov-SUS, fine de aŭgusto 2005 okazis SUS 28.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- www.karlovo.bg: urba retejo
- Fotoj de Karlovo
- Informoj de AIS pri Karlovo