Revolvero
El Vikipedio
Revolvero estas mana pafilo (pistolo) kun pluraj ŝargoj, kiuj troviĝas en turniĝanta ujo (cilindro) malantaŭ la tubo. Streĉo de la ĉano turnas la cilindron tiel, ke la sekva kartoĉo lokiĝas malantaŭ la tubo. Tiel eblas pafi plurfoje sen reŝargi.
Kutimaj revolveroj havas ses ŝargojn, sed ekzistas revolveroj kun kvin, sep aŭ ok ŝargoj. Tian revolveron inventis Samuel Colt; li en 1836 akiris patenton pri ĝi.
Se la ĉanon de revolvero necesas streĉi per la dikfingro aŭ per la alia mano, temas pri "unu-aga revolvero". Ĉe "du-aga" revolvero la premado de la ellasilo streĉas la ĉanon (kaj turnas la kartoĉujon) antaŭ frapi la prajmon; ĝi do plenumas du agojn.
Kompare al la memŝarga ("duon-aŭtomata") pistolo, inventita fine de la 19-a jarcento, revolvero havas jenajn karakterizaĵojn:
- La mekanismo de revolvero estas tre simpla, tial tre fidinda. Preskaŭ neniam okazas, ke ĝi kojnumiĝas kaj misfunkcias. Eĉ se kartoĉo misfunkcias, tuj eblas pafi plu (dum ke restas pliaj kartoĉoj).
- La ingoj de la pafitaj kartoĉoj restas en revolvero, dum ke duon-aŭtomata pistolo elĵetas ilin. Pro tio la reŝargado de revolvero daŭras iom pli longe. Por krimuloj povas esti grave, ke revolvero ne postlasas la kartoĉingojn.
- Pro la rondeco de la cilindro revolvero estas pli larĝa ol la plej multaj duon-aŭtomataj pistoloj. Tio povas ĝeni, se oni portas revolveron sub akselo aŭ ĉe zono.
- Ĉe unu-aga revolvero necesas inter la pafoj streĉi la ĉanon per la dikfingro, kio malrapidigas la pafadon. Kelkaj revolveristoj evoluigis teknikon streĉi la ĉanon per frapo de la alia mano; sed tio igas la pafadon tre malpreciza.
- Ĉe du-aga revolvero la turno de la cilindro senpere antaŭ la pafo skuetas la pafilon kaj reduktas la precizecon de la pafo. Tial multaj du-agaj revolveroj funkcias ankaŭ en unu-aga reĝimo.
Por kompensi ĉi-lastan malavantaĝon oni kreis "aŭtomatajn revolverojn", kiuj uzas la repuŝan energion de la pafo por streĉi la ĉanon, same kiel duon-automataj pistoloj.