Kasuelo
El Vikipedio
Kasuelo (Casuela) estas naturalisma projekto de internacia planlingvo proponita de sveda esperantisto Gustaf Henrik Lundquist sub plumnomo Sébastien VOIROL, en 1922 (Parizo) kaj reprezentita en 1927 (Torino).
Li estis kunrespondanto de Giuseppe Peano. Casuela estas en meza vojo inter Latino sen fleksio kaj Interlingvao.
Ekzempleto: "De ziente internacionala lingues cognita, la mas simpla e eleganta estaz sine dubito La Casuela".
Traduko: "El centoj de internaciaj lingvoj konataj, la plej simpla kaj eleganta estas, sen dube, la Kasuelo".
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.