Kenn Won
El Vikipedio
KENN Won, ĉino, d-ro de beletristiko, univ. prof. Naskiĝis en 1900 en Kantono. Esperantistiĝis antaŭ la Unua mondmilito. Studis en Liono, Francujo 1921. Delegito al: Internacia Edukista Konferenco, Ĝenevo, 1922; Internacia Komerca Konferenco, Venecio, 1923; Internacia Radia Konferenco, Parizo, 1925. Partoprenis la Universala Kongreso en Vieno kaj Ĝenevo, 5 landajn kongresojn en Eŭropo. Membro kaj konsilanto de ICK; LK. Preleganto de la Somera Universitato en Ĝenevo. Artikoloj en diversaj gazetoj. Direktoro de Esperanto-Instituto en Kantono, 1926. Gvidas la movadon en Kantono kun Wu, Hsu, Sinpak k. a. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.