Kenneth E. Iverson
El Vikipedio
Kenneth E. IVERSON (naskiĝis la 17-an de decembro 1920 en Camrose en Alberto; mortis la 19-an de oktobro 2004 en Toronto) estis kanada komputikisto; lia plej konata kontribuo estis la programlingvo APL.
En 1979 li ricevis la Turing-Premion pro siaj kontribuoj al la teorioj de matematika notacio kaj programlingvoj. Honore al li estis fondita "Premio Iverson".
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.