Alberto
El Vikipedio
|
|||||
Devizo: Fortis et liber (latina =: Forta kaj libera) | |||||
Oficialaj lingvoj | angla | ||||
Floro | Sovaĝa rozo | ||||
Arbo | Marborda pino | ||||
Birdo | Virginia gufo | ||||
Ĉefurbo | Edmontono | ||||
Plej granda urbo | Kalgario | ||||
Leŭtenanta Guberniestro | Norman Kwong | ||||
Ĉefministro | Ralph Klein (PK) | ||||
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
28 6 |
||||
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
Rango: 6-a 661.848 km² 642.317 km² 19.531 km² (2,95%) |
||||
Loĝantaro - Tuto (2006) - Denseco |
Rango: 4-a 3.375.763 4,63/km² |
||||
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
C$215,858 miliardoj (3-a) C$66.279 (2-a) |
||||
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de septembro 1905 (apartigita de la NOT) (8-a) |
||||
Tempozono | UTC -7 | ||||
Mallongiĝoj - Poŝtaj - ISO 3166-2 - Poŝt-koda prefikso |
AB CA-AB T |
||||
Retejo | www.gov.ab.ca | ||||
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn |
Alberto (angle: Alberta) estas la plej okcidenta de la tri kanadaj preriaj provincoj. Ĝi situas inter Brita Kolumbio (okcidente), Saskaĉevano (oriente), la Nordokcidentaj Teritorioj (norde) kaj la usona ŝtato Montano (sude). Ĝi nomiĝas laŭ la princino Louise Caroline Alberta, filino de la brita reĝino Victoria.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Nacia Parko Banff Nacia Parko Jasper
[redaktu] Plej grandaj municipoj kaj aglomeraĵoj laŭ nombro de loĝantoj
Municipo | 2005 | 2001 | 1996 |
---|---|---|---|
Aglomeraĵoj: | |||
Kalgaria Aglomeraĵo | 1,060,300** | 951,395 | 821,628 |
Edmontona Aglomeraĵo | 1,016,000** | 937,845 | 862,597 |
Urboj (10 plej grandaj): | |||
Kalgario | 956,078 | 878,866 | 768,082 |
Edmontono | 712,391 | 666,104 | 616,306 |
Red Deer | 79,082 | 67,707 | 60,080 |
Lethbridge | 77,202 | 67,374 | 63,053 |
St. Albert (parto de Edmontona Agl.) | 56,318 | 53,081 | 46,888 |
Medicine Hat | 56,048 | 51,249 | 46,783 |
Grande Prairie | 44,631 | 36,983 | 31,353 |
Airdrie (parto de Kalgaria Agl.) | 27,069 | 20,382 | 15,946 |
Spruce Grove (parto de Edmontona Agl.) | 18,405 | 15,983 | 14,271 |
Camrose | 15,850 | 14,854 | 13,728 |
Distriktoj (3 plej grandaj): | |||
Distrikto Strathcona (parto de Edmontona Agl.) | 80,232 | 71,986 | 64,176 |
Regiona Municipo Wood Buffalo | 73,176 | 41,466 | 35,213 |
MD 44 Rocky View (parto de Kalgaria Agl.) | 30,688* | 28,441 | 23,326 |
[redaktu] Demografio
Alberto multe kreskis dum la pasintaj dek jaroj, parte dank' al la tre bona ekonomio. Inter 2003 kaj 2004, estis alta nivelo de naskoj (komparebla al tiu de pli grandaj provincoj kiel Brita Kolumbio, relative alta enmigrado, kaj de eksterlando kaj en aliaj provincoj, kompare kun aliaj provincoj [1]. 81% de la loĝantaro havas sian hejmon en urbaj regionoj, kaj 19% en la kamparo.
[redaktu] Loĝantaro de Alberto depost 1901
Jaro | Loĝantaro | ŝanĝo dum 5 jaroj (%-e) |
ŝanĝo dum 10 jaroj (%-e) |
Procentaĵo de Kanada Loĝantaro |
---|---|---|---|---|
1901 | 73,022 | n/a | n/a | 1.4 |
1911 | 374,295 | n/a | 412.6 | 5.2 |
1921 | 588,454 | n/a | 57.2 | 6.7 |
1931 | 731,605 | n/a | 24.3 | 7.0 |
1941 | 796,169 | n/a | 8.8 | 6.9 |
1951 | 939,501 | n/a | 18.0 | 6.7 |
1961 | 1,331,944 | n/a | 41.8 | 7.3 |
1971 | 1,627,874 | n/a | 22.2 | 7.5 |
1981 | 2,237,724 | n/a | 37.5 | 9.2 |
1986 | 2,365,825 | 5.7 | n/a | 9.3 |
1991 | 2,545,553 | 7.6 | 13.8 | 9.3 |
1996 | 2,696,826 | 5.9 | 14.0 | 9.3 |
2001 | 2,974,807 | 10.3 | 16.9 | 9.9 |
Rase kaj etne, Alberto estas plejparte kaŭkaza. 88.8% de la loĝantaro estas aŭ blankula aŭ indiĝena. Ĉi tiu nombro estas tamen malpli granda en la urboj, precipe Kalgario kaj Edmontono, en kiuj loĝas pli granda nombro de homoj de la "videblaj minoritatoj".
Videblaj Minoritatoj
Plej multaj albertanoj konsideras sin kristanoj, sed multaj homoj aŭ praktikas aliajn religiojn aŭ ne apartenas al iu ajn religio. En Alberto estas iom pli alta procentaĵo de evangeliaj kristanoj ol en aliaj kanadaj provincoj. Aliflanke, el inter la kanadaj provincoj Alberto havas la due plej alta (post Brita Kolumbio) procentaĵo de ne-religiaj loĝantoj.
La albertaj membroj de la [[Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj|Mormona Ekzlezio loĝas ĉefe en la plej suda parto de la provinco; estas mormonaj temploj en Cardston kaj Edmontono. Multaj mormonoj de Alberto estas prafiloj de mormonaj pioniroj, kiuj enmigris de Utaho komence de la 20a jarcento. Alberto ankaŭ havas multajn huteritojn, membrojn de anabaptista religio simila al tiu de la menonanoj, kaj signifan nombron de Adventistoj de la Sepa Tago, precipe en kaj apud Lacombe pro la tiea lokigo de la Kanada Universitata Kolegio.
Multaj adeptoj de Hinduismo, Sikismo kaj Islamo ankaŭ loĝas en Alberto; unu el la plej grandaj sikaj temploj de Kanado troviĝas rande de Edmontono.
Religio
- Protestanta: 38.9%
- Rom-Katolika: 26.7%
- Ne-religia: 23.6%
- Ortodoksa: 1.5%
- alia kristana: 4.1%
- Islama: 1.5%
- Budhista: 1.1%
- Aliaj Religioj: 3.6%
[redaktu] Historio
La unua blankulo kiu vizitis Alberton, en 1754, estis Anthony Henday. En 1778 Peter Pond, usonano, konstruis fortikaĵon por komerci kun la indianoj ĉe la rivero Atabasko. En 1789, la granda esploristo Sir Alexander Mackenzie atingis la Arktan Oceanon de Fortikaĵo Chipewyan, Alberto, kaj en 1793 li atingis la Pacifikan Oceanon de tiu fortikaĵo. Hodiaŭ estas 52.380 homoj en Alberto parolantaj la francan kiel gepatran lingvon.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.gov.ab.ca
- http://www.travelalberta.com
- http://www.albertasource.ca
- http://wcs.ne.jp/alberta
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Provincoj kaj teritorioj de Kanado | |
Provincoj: Brita Kolumbio | Alberto | Saskaĉevano | Manitobo | Ontario | Kebekio | Nov-Brunsviko Nov-Skotio | Insulo de Princo Eduardo | Novlando kaj Labradoro |
|
Teritorioj: Jukonteritorio | Nordokcidentaj Teritorioj | Nunavuto |
Alberto
Censodistriktoj | 1 - 2 - 3 - 4 - 5 - 6 - 7 - 8 - 9 - 10 - 11 - 12 - 13 - 14 - 15 - 16 - 17 - 18 - 19 |
---|---|
Urboj | Airdrie - Brooks - Kalgario - Camrose - Cold Lake - Edmontono - Fort Saskatchewan - Grande Prairie - Leduc - Lethbridge - Lloydminster - Medicine Hat - Red Deer - Spruce Grove - St. Albert - Wetaskiwin |
Komunumoj | Municipaj Distriktoj de Alberto - Urbetoj de Alberto - Vilaĝoj de Alberto - Vilaĝetoj de Alberto - Indianaj Rezervejoj en Alberto - Metisaj komunumoj en Alberto |