Amfibioj
El Vikipedio
![]() Amfibioj |
||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() rano (Litoria caerulea)
|
||||||||
Biologia klasado | ||||||||
|
Amfibioj estas klaso de la vertebruloj, plej proksima parenca klaso de la fiŝoj.
Ili havas 4 piedojn kun ĝenerale 4 fingroj sur la unua, kun 5 fingroj sur la lasta kruro. Ili havas eble naĝmembranojn inter la fingroj.
Ilia korpo estas diversa. Ilia haŭto estas senhara kaj entenas multajn glandojn, kiuj igas la surfacon glita. Kelkaj havas eĉ venen-glandojn.
Ili kapo estas moveble ligiĝas al la vertebraro, la pelva kaj ŝultra zono estas relative bone evoluinta.
En la buŝo troviĝas alkreskitaj, pintaj dentoj, kiuj servas nur kapti la predon. Ĉe kelkaj amfibioj la glandoriĉa lango estas elĵetebla, ĉe aliaj ĝi kreskis al la bazo de la buŝkavo. La digesta sistemo finiĝas per kloako.
La spirorgano estas pulmo, sed gravas la trahaŭta spirado. Ĉe kelkaj bestoj, la trakeo iĝis voĉo-eliga organo.
La seksaj glandoj estas paraj, ili havas eksterkorpan fekundigon. Ilia evoluo estas trasformiĝo de la larvo – vivanta en akvo, spiranta per branko – ĝis plenkreskulo. La koro havas du atriojn, la la dispartigita kora ventriklo enhavas miksitan sangon. Ili havas du sangocirklojn kaj nekonstantan korpotemperaturon.
Ili vivas en humidaj lokoj (kaverno, tero, inter arboj subtropike), akvoj; sed ne ekzistas specio en la maro. La specioj de la kontinenta zono vintrodormas subtere.
Ili havas 3 ordojn:
- vostaj amfibioj (Urodela) (salamandro): ili havas ankaŭ plenkreske voston
- ranoj (Anura) kruraj, senvostaj amfibioj
- senkruraj amfibioj (Gymnophiona) (ringohavaj, tropikaj bestoj)
- Salientia (salientuloj)
- Caudata (kaŭdatoj)
- Gymnophiona (gimnofionoj)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.livingunderworld.org
http://amphibiaweb.org
http://www.globalamphibians.org
http://research.amnh.org/herpetology/amphibia/index.php
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |