Kojima Hideo
El Vikipedio
KOJIMA Hideo | |
---|---|
Videoluda elfaristo | |
Naskiĝo | 24-a de aprilo 1963 Setagaya, Tokio, Japanio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
KOJIMA Hideo (小島 秀夫) estas videoluda kreisto kaj elfaristo kaj potenculo de la firmao Konami. Li naskiĝis la 24-a de aprilo 1963 en Setagaya (Tokio, Japanio), sed siaj gepatroj transloĝiĝis al Kobe tri jaroj poste. Li do kreskiĝis en Kansajo kies loĝantoj estas famaj por iliaj emfazaj akĉentoj kaj iliaj sangvinaj temperamentoj. Sia skiza ambicio konsistis el fariĝi kina reĝisoro: li cetere reĝisoris kelkajn filmetojn kolegie. Sed kiel lin ankaŭ tre allogis robotoj kaj mangaoj, li retroviĝis antaŭenpusita en la videoluda universo, per la pordo de Konami, unue kiel dezajnisto en 1986.
Nun, post forlasi la rangon de vic-prezidento de la mondfama firmao, li ĉefas Kojima Productions, branĉo de Konami kiu nur zorgas pri luddisvolvigaj aferoj preterlasante negocajn kaj administrajn procezojn. Li precipe famiĝis per la jenaj gravaj videoludoj: Metal Gear (fikcia universo), Snatcher, Policenauts, kaj li ankaŭ produktis Zone of the Enders (fikcia universo), kaj Boktai (fikcia universo). En la universoj liaj, rimarkiĝas la kina influo (longaj kinematikoj, kaj oftaj vortabundaj (kaj laŭ kelkaj pseŭdaj) filozofiaj scenoj. Oni kutime taksas lin kiel serioza laboranto. Afiŝita ĉe lia pordo estas Videoluda kreado ne estas laboro, sed sacerdoto.
[redaktu] Videoludaro
- 1986 Penguin Adventure (aŭ Yumetairiku Adventure), (MSX) kiel reĝisora asistanto
- 1987 Metal Gear, (MSX 2)
- 1988 Snatcher, (MSX 2)
- 1990 SD Snatcher, (MSX 2)
- 1994 Policenauts, (NEC PC 9821)
- 1995 Policenauts, (PlayStation)
- 1995 Policenauts Pilot Disc, (3DO)
- 1995 Policenauts, (Saturn)
- 1997 Nijiiro No Seisyun, (Saturn kaj PlayStation)
- 1998 Irodori no lovesong, (Saturn kaj PlayStation)
- 1998 Metal Gear Solid, (PlayStation)
- 2001 Zone of the Enders, (PlayStation 2, kiel produktisto)
- 2002 Metal Gear Solid 2: Sons of Liberty, (PlayStation 2)
- 2003 Zone of the Enders: The 2nd Runner, (PlayStation 2, kiel produktisto)
- 2003 Boktai, (Game Boy Advance)
- 2004 Metal Gear Solid: The Twin Snakes, (GameCube, kiel produktisto)
- 2005 Boktai2, (Game Boy Advance)
- 2004 Metal Gear Solid 3: Snake Eater, (PlayStation 2)
- 2006 Metal Gear Solid 3: Subsistence, (PlayStation 2)
- 2007 Metal Gear Solid 4: Guns of the Patriots, (PlayStation 3)