Kolumpapago
El Vikipedio
Kolumpapago aŭ kolumpsitako (latine Psittacula krameri) estas birdo de la Psitakedoj. Ĝi estas la plej divastiĝinta psitako de la mondo, vivanta en Afriko de Senegalo kaj Gvineo ĝis Eritreo, kaj en Azio de Turkio kaj Israelo ĝis Sri-Lanko kaj Nepalo tra la tuta Hinda subkontinento, kie ĝi videblas simile ofte en la urbaj stratoj kiel la kolumboj.
Ekde 30 jaroj ĝi vivas libere ankaŭ en okcidenta Eŭropo, ekzemple en Belgio ĉirkaŭ 5000, Britio ĉ. 8000, Francio ĉ. 1000, Germanio ĉ. 5000 kaj Nederlando ĉ. 3000.