Kongresa Pollando
El Vikipedio
Kongresa Pollando estas la nomo de konstitucia pola reĝlando, kiu estis kreita laŭ interkonsento de la Viena Kongreso dum la jaro 1815. Ĝi fakte estis regiono dependa de la Rusia Imperio, ĉar la titolo de pola reĝo dum tiu epoko aŭtomate apartenis al la rusa caro. Ene de la Rusia Imperio la ŝtaton oni nomis ankaŭ "vistula regiono". Senpere antaŭ la ekesto de Kongresa Pollando dum la jaro 1795 la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj la Rusia Imperio estis disdividintaj inter si la Polan-Litovan Union, kaj dum 1807 la franca imperiestro Napoleono sur la teritorio de Pollando instalis regnon kun la nomo "Duklando Varsovio".
15 jarojn post la ekesto de la reĝlando, dum la jaro 1830 okazis popola ribelo, kaj la caro Nikolao la 1-a de Rusio dum la sekva jaro 1831 malvalidigis la konstitucion. La sekva konstitucia leĝo de 1831 baldaŭ estis misatentata. Inter la jaroj 1833 ĝis 1856 regix politika ĥaoso. Post la malvenko de la Rusia Imperio dum la Krimea Milito la nuna caro Aleksandro la 2-a de Rusio instigis reformojn, kiuj ankaŭ koncernis Kongresan Pollandon. Komenciĝis epoko de "konervema liberaliĝo" kaj la polaj nobeloj ekhavis pli ampleksajn rajtojn. Dum la jaro 1860 Kongresa Pollando havis 4,8 milionojn da enloĝantoj, kaj Varsovio, la plej granda urbo de la lando, 230.000 enloĝantojn.
La pola ribelo de 1863 interrompis la evoluon. La ribelaj gvidantoj estis mortigitaj, rajtoj kaj kulturaj privilegioj de la poloj limigitaj. Ĝis la jaro 1887, kiam ekestis Esperanto, Kongresa Pollando ĉefe pro investoj el okcidenteŭropaj landoj iĝis la plej prospera kaj plej evoluiĝinta provinco de la Rusia Imperio. Kvankam regis politika cenzuro, estis iom pli da lingva aŭtonomeco ol en la apuda Litovio, la "alia parto" de la antaŭa Pola-Litova Unio, kiu estis rekte alkroĉita al Rusio. Ambaŭ teritorioj daŭre tre karakteriziĝis per granda malplimulto da judoj, kiuj en multaj urboj - kiel ekzemple en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Esperanto - estis la plimulto de la enloĝantaro.
Politike la situacio ne pliboniĝis. Dum la jaro 1900 en Kongresa Pollando estis 9,4 milionoj da enloĝantoj. La ekrego de la caro Nikolao la 2-a de Rusio ne ŝanĝis la politikajn cirkonstancojn, sed pro la Rusia-Japania Milito kaj la revolucio de la jaro 1905 la regantoj cedis iom pli da aŭtonomeco en kulturaj kaj religiaj demandoj.
Dum la jaro 1916 kadre de la Unua Mondmilito armeoj de la Germana Regno kaj de Aŭstrio-Hungario okupis kaj nuligis la regnon Kongresa Pollando. Ekestis pola reĝlando laŭ beno de la du okupantaj ŝtatoj, sed tiu regno nur ekzistis ĝis la fino de la milito.