Judoj
El Vikipedio
La Judoj estas la gento kiu tradicie parolis la hebrean kaj sekvis judismon, kvankam multaj Judoj ne komprenas la hebrean kaj/aŭ ne sekvas la judan religion. La juda religio havas fortan kredojn pri la nuna teritorio de Israelo; tiu ligo estas centra al la cionismo, komence nereligia politika movado inter la Judoj dum la 20a jarcento.
Estas du ĉefaj specoj de Judoj, laŭ origino:
Je 2000 estis 13 milionoj da Judoj dise tra la mondo: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el Judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil Judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de Judoj. Dum la Dua mondmilito, Hitlero mortigis du trionojn de la Judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil Judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da Judoj.
Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la Judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii pri tio, ke la Judoj ne estas raso, ke tio, kion oni priskribas kiel "judaj oriĝinoj" estas tre diversaj, kaj ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel "Judoj", ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel Judoj (Spinozo, Markso, Lev Trotskij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trotskij). Eĉ la difino de Judoj kiel gento estas kontroversa; tradicie, la reformisma judismo forte kontraŭis ĝin, kaj deklaris ke judismo estas simple religio. El la vidpunkto de la cionismo, ĉiuj Judoj estas anoj de nacio; tiu vidpunkto estas eĉ pli kontroversa. De la antikva periodo al la 18a jarcento, la Judoj estis relative izolitaj el la ĉirkaŭaj kulturoj. La grandaj kontribuoj de multaj homoj de juda origino al la universala kulturo komencis post la emancipiĝo, kaj do je la sama tempo, kiam "Judo" ĉesis havi klaran signifon kaj gravecon kiel socia priskribo, kaj ian necesan signifon pri individuo priskribita kiel tiu.
[redaktu] Kiu estas Judo?
La preciza difino de "Judo" estas afero tre politika kaj polemika. Ekster la judismo, kaj ofte ankaŭ inter ĝiaj praktikantoj, oni ofte uzas la vorton "Judo" celante "praktikanton de la Judismo". Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "Judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj Judoj, reformistaj Judoj, konservativaj Judoj kaj nereligiaj Judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.
Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, Judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan gepatron, havis judan edukon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.
Por la ortodoksuloj, Judo estas tiu kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En ĉi sistemo, la unuaj Judoj estas tiuj kiuj, laŭ la ortodoksoj, ricevis la revelacion en Sinai). Laŭ la ortodoksoj, ne estas maniero foriri el la judismo; Judo restas Judo, mem se li konvertiĝas al alia religio.
En Usono, nereligiaj Judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion iom similan al la reformista. Nereligiaj Judoj (kaj ne Judoj) en Israelo kaj Eŭropo ofte sekvas la ortodoksan pozicion.
Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu avon aŭ avinon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel Judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-Judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edzi(ni)gi Judojn ene de la ŝtato, aŭ esti enterigita en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.