Korna fraterkulo
El Vikipedio
?Korna fraterkulo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Fratercula corniculata (Naumann,JF, 1821) |
Korna fraterkulo (Fratercula corniculata) estas aŭkedo, kiu similas aspekte kun atlantika fraterkulo. Ĝia beko estas flava ĉe la kapo kaj ruĝa apud la pinto. Ĝi estas mara birdo, kiu nutras sin per kapti nutraĵon subakviĝante akve. Ili bredas en aroj - ofte kune kun aliaj aŭkoj.
La flava beka tavolo grandiĝas antaŭ la breda sezono kaj poste perdiĝas. Ĝi havas malgrandan nigran karnan "kornon" supre de siaj okuloj, blankan vizaĝon kun nigra linio sub siaj okuloj kaj ruĝajn piedojn.
Tiu ĉi speco bredas sur rokaj insuloj ĉe la marbordoj de Siberio, Alasko kaj Brita Kolumbio. La nestoj troviĝas en kavernoj aŭ inter rokoj. Ĝi travintras mare. Kutime troviĝas la nutraj lokoj malproksime de la nestoj. Ambaŭ gepatraj birdoj manĝigas la kutiman solan idon.
Fraterkulo revenas post kaptado kun kelkaj fiŝoj enbeke. Ĝi ankaŭ manĝas loligojn kaj malakostrakojn
La aro de tiaj birdoj malgrandiĝas pro enkonduko de ratoj al kelkaj de la insuloj, kie la bredado okazas.
Vidu ankaŭ:
- Atlantika fraterkulo F. arctica
- Tufa fraterkulo F. cirrhata