Brita Kolumbio
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Brita Kolumbio
|
|||||
Devizo: Splendor Sine Occasu (latina =: Pompo sen reduktiĝo) | |||||
![]() |
|||||
Oficialaj lingvoj | neniu difinita leĝe, angla uziĝas kvazaŭ oficiala | ||||
Floro | Pacifika kornuso | ||||
Arbo | Okcidenta tujo | ||||
Birdo | Garolo de Steller | ||||
Ĉefurbo | Viktorio | ||||
Plej granda urbo | Vankuvero | ||||
Leŭtenanta Guberniestro | Iona Campagnolo | ||||
Ĉefministro | Gordon Campbell (Liberala) | ||||
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
36 6 |
||||
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
Rango: 5-a 944.735 km² 925.186 km² 19.549 km² (2,1%) |
||||
Loĝantaro - Tuto (2006) - Denseco |
Rango: 3-a 4.310.452 4,34/km² |
||||
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$168.011 miliardoj (4-a) $39.490 (7-a) |
||||
Aliĝo al Konfederacio | 20-a de julio 1871 (7-a) |
||||
Tempozono | UTC−8 k −7 | ||||
Mallongiĝoj - Poŝtaj - ISO 3166-2 - Poŝt-koda prefikso |
BC CA-BC V |
||||
Retejo | www.gov.bc.ca | ||||
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn |
La kanada provinco Brita Kolumbio (angle British Columbia [BRIT-iŝ Ka-LAM-bja], france Colombie Britannique [kolõBI britaNIK']) situas inter la Rok-Montaro kaj Alberto oriente kaj la Pacifiko kaj Alasko okcidente. Norde estas Jukonio, kaj sude Usono (Vaŝingtonio, Idaho, kaj Montano). Ĝi estas la plej okcidenta el la dek kanadaj provincoj.
La brita Reĝino Viktorino nomis la provincon. Antaŭ ol Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederacio (la 20-an de julio, 1871) ĝi estis sendependa brita kolonio formita en 1867 per la kunigo de la du kolonioj de Vankuvera Insulo (ĉef-urbo: Viktorio) kaj Brita Kolumbio (ĉef-urbo: Nov-Vestminstro).
Komunumo (inkluzive tiujn en aglomeraĵoj) | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Vankuvero | 1,986,965 | 1,831,665 |
Viktorio | 311,902 | 304,287 |
Kelowna | 147,739 | 136,541 |
Abbotsford | 147,370 | 136,480 |
Kamloops | 86,491 | 85,407 |
Nanaimo | 85,664 | 82,691 |
Prince George | 85,035 | 87,731 |
Chilliwack | 69,776 | 66,254 |
Vernon | 51,530 | 49,701 |
Courtenay | 47,051 | 46,297 |
Municipo | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Vankuvero | 545,671 | 514,008 |
Surrey | 347,825 | 304,477 |
Burnaby | 193,954 | 179,209 |
Richmond | 164,345 | 148,867 |
Abbotsford | 115,463 | 104,403 |
Coquitlam | 112,890 | 101,820 |
Saanich | 103,654 | 101,388 |
Delta | 96,950 | 95,411 |
Kelowna | 96,288 | 89,422 |
Langley (distrikto) | 86,896 | 80,179 |
[redaktu] Historio
En 1774, Juan Pérez komercis kun la indianoj en la Insuloj de Reĝino Charlotte, kaj pretendis la landon por Hispanio. En 1778, James Cook atingis la landon, kaj pretendis la landon por Britio, sed la hispanoj havis fortikaĵon ĉe Nutka Fjordo ĉe Vankuvera Insulo de 1789 ĝis 1795. Inter 1805 kaj 1808, Simon Fraser esploris la teritorion. Fraser kaj David THOMPSON fondis fortikaĵojn. En 1846, laŭ la Traktato de Oregono, Britio ekposedis la terenon norde de la 49a paralelo, kaj la tuton de Vankuvera Insulo.
Je la 7a novembro, 1885, la fervojo (Canadian Pacific) inter Brita Kolumbio kaj la orientaj provincoj kompletiĝis, kaj Kanado etendis 5.514 km de la Atlantiko ĝis la Pacifiko.
[redaktu] Lingvaj malplimultoj
Estas 53.040 homoj en Brita Kolumbio, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo.
[redaktu] Eminentuloj de Brita Kolumbio
En Brita Kolumbio mortis George W. Bullen en 1912.
- Bryan Adams, muzikisto
- Pamela Anderson, aktorino
- Gil Bellows, aktoro
- Earle Birney, poeto
- Michael Bublé, kantisto
- Raymond Burr, aktoro
- Kim Campbell, iama Ĉef-Ministrino de Kanado
- Yvonne de Carlo, aktorino
- Kim Cattrall, aktorino
- Hayden Christensen, aktoro
- James Doohan, aktoro
- Peter Dyakowski, atleto
- Edward Dmytryk, film-reĝisoro
- Atom Egoyan, verkisto de film-tekstoj/reĝisoro
- Arthur Erickson, arĥiteko
- Judith Forst, oper-kantistino (kontraltino)
- David Foster, muzikisto
- Dan George, gvidanto de indiĝenaj popoloj kaj aktoro
- Matthew Good, muzikisto
- Michael J. Fox, aktoro kaj aktivulo en kampanjo kontraŭ malsano de Parkinson
- Terry Fox, atleto
- Don Francks, aktoro
- Nelly Furtado, kantistino/verkistino de kantoj
- Nancy Greene-Raine, olimpia medalististo (en skiado)
- Rick Hansen, iama medalistino en olimpiko de handikapitoj kaj aktivulo en kampanjo por rajtoj de handikapuloj
- Doug Hepburn, medalisto en Ludoj de la Brita imperio kaj fondinto de la sporto "powerlifting"
- Ben Heppner, oper-kantisto (tenoro)
- Joshua Jackson, aktoro
- Paul Kariya, hoke-ludisto
- Joe Keithley, kantisto/verkisto de kantoj
- Gene Kiniski, profesia luktisto
- Diana Krall, muzikistino
- Kristin Kreuk, aktorino
- Evelyn Lau, aŭtorino
- Silken Laumann, olimpia medalistino (en remado)
- Malcolm Lowry, verkisto de romanoj
- Sarah McLachlan, muzikistino
- Leon Mandrake, magiisto ("Mandrake the Magician")
- Greg Moore, veturisto de konkurs-aŭtoj
- Carrie-Anne Moss, aktorino
- Steve Nash, basketbala ludisto
- Cam Neely, hoke-ludisto
- Scott Niedermayer, hoke-ludisto
- Jim Pattison, tre sukcesa komercisto
- Tony Pep, boksisto / promocianto de boksado
- Al Purdy, poeto
- Jason Priestley, aktoro
- Joëlle Rabu kantistino
- Ryan Reynolds, aktoro
- Joe Sakic, hoke-ludisto
- Jack Shadbolt, pentristo/skulptisto
- Michael Shanks, aktoro
- Dorothy Stratten, aktorino/modelino
- David Suzuki, televidisto kaj gvidanto de medi-protekta fondaĵo
- Margaret Trudeau, eks-ekzino de Kanada Ĉef-ministro Pierre Elliott Trudeau
- Larry Walker, bejsbola ludisto
- Steve Yzerman, hoke-ludisto
![]() |
Provincoj kaj teritorioj de Kanado |
Provincoj: Brita Kolumbio | Alberto | Saskaĉevano | Manitobo | Ontario | Kebekio | Nov-Brunsviko Nov-Skotio | Insulo de Princo Eduardo | Novlando kaj Labradoro |
|
Teritorioj: Jukonteritorio | Nordokcidentaj Teritorioj | Nunavuto |
![]() |
Brita Kolumbio |
---|---|
Distriktoj | Aglomeraĵo Vankuvero - Alberni-Clayoquot - Bulkley-Nechako - Cariboo - Centra Kutneo - Centra Marbordo - Centra Okanagano - Columbia-Shuswap - Comox-Strathcona - Ĉefurbo - Frejzera Valo - Fraser-Fort George - Kitimat-Stikine - Kutneo-Landlimo - Monto Waddington - Nanaimo - Norda Okanagano - Norda Rok-Montaro - Okanagano-Similkameen - Orienta Kutneo - Pac-Rivero - Powell River - Skeena-Insuloj de Reĝino Charlotte - Squamish-Lillooet - Stikine - Sunbrila Marbordo - Thompson-Nicola - Valo Cowichan |
Pli ol 100.000 loĝantoj | Abbotsford - Burnaby - Coquitlam - Delta - Kelowna - Richmond - Saanich - Surrey - Vankuvero |
70.000-100.000 loĝ. | Chilliwack - Kamloops - Distrikto Langley - Maple Ridge - Nanaimo - Distrikto Norda Vankuvero - Prince George - Viktorio |
Aliaj gravaj komunumoj | Campbell River - Cranbrook - Fort St. John - Mission - Urbo Norda Vankuvero - Nov-Vestminstro - Penticton - Port Coquitlam - Port Moody - Vernon |