Vikipediisto:Kristof
El Vikipedio
Saluton!
Mia nomo estas Christophe CHAZAREIN. Mi naskiĝis en Nico, la 5-an komplementan tagon 187. Mi loĝas en Tuluzo, sudokcidente de Francio. Nuntempe, mi estas provizora dungito en la biblioteko de la tuluza jura universitato. Mi studis arkeologion, interesiĝas pri historio kaj politika filozofio. Aliaj miaj interesetoj: muziko (interalie roka), ludoj (ĉefe ŝako), lingvoj, historio de arto...
[redaktu] Esperantumado
Mi eklernis Esperanton en aŭgusto 1998, per la dekleciona retkurso. Dum kvar jaroj, mi ne inklinis viziti ian esperanto-renkontiĝon, preferante legi aŭ praktiki per la reto. Tion mi poste bedaŭris... En la jenaj renkontiĝoj mi ĉeestis:
- Kultur-Arta Festivalo de Esperanto (KAFE), 2000, Tuluzo: mi deĵoris kelkajn tagojn ĉe la libro-servo.
- Internacia Seminario (IS), 2002-03, Trier: mia vera unua renkontiĝo. Ankaŭ mia plej sopirata.
- IS, 2003-04, Naumburg: kie skandalegis la neforgesenda VVĈP.
- Internacia Junulara Semajno (IJS), 2004, Miskolc: kie ni spektis la tragedian pereon de esperanto-flago.
- FESTO, 2004, Orléans: la sola renkontiĝo, kiu proklamas sin la plej stulta. Rekomendenda.
- IS, 2004-05, Wetzlar: kie ni unuafoje ludis la mirindegan homlupan ludon.
- Centjariĝo de la unua Universala Kongreso, 2005, Bulonjo-ĉe-Maro: mi deĵoris kun miaj amikoj JEFO-anoj ĉe la sandviĉejo.
- Norda Renkontiĝo, 2005, Villefranche-de-Conflent: aranĝita de KEA. Trankvila semajnfino en la pirinea montaro.
- Internacia Junulara Kongreso (IJK), 2005, Zakopane: unu el miaj plej ŝatataj.
- IJS, 2005, Vác: la plej bone aranĝita.
- FESTO, 2005, Mazamet: en fora loko, perdita en arbaro ĉe lago.
- IS, 2005-06, Xanten: mia malplej ŝatata...
- IJK, 2006, Sarajevo: plej interesa pro la lando.
Ankoraŭ hodiaŭ, mi ne planis mian venontan renkontiĝon... Eble tiun ĉi.
[redaktu] Vikipediumado
Vikipedio:Babel | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Malofte mi kontribuas al Vikipedio, kaj nur laŭ miaj pasantaj interesoj. En la jenaj artikoloj mi notinde partoprenis :
- Guy Debord
- Situaciista Internacio
- Cornelius Castoriadis
- Socialismo aŭ barbareco
- Literismo
- Homlupa ludo
- Malfermado (ŝako)
- Serge Gainsbourg
- Ivan Illich
- Henri Lefebvre
- Raoul Vaneigem
- KOBRA
- Constant Nieuwenhuys
- Asger Jorn
- Literista Internacio
- Beat-generacio
- Konsiliismo
- al-Andalus
- Eugène Atget
Kategorioj: Uzanto Sentaŭgulo | Vikipediisto fr | Vikipediisto fr-D | Vikipediisto eo | Vikipediisto eo-3 | Vikipediisto en | Vikipediisto en-1 | Vikipediisto es | Vikipediisto es-1 | Vikipediisto it | Vikipediisto it-1 | Vikipediisto pt | Vikipediisto pt-p | Vikipediisto ca | Vikipediisto ca-p | Vikipediisto vo-0 | Vikipediistoj | Vikipediistoj de Francio