Socialismo aŭ barbareco
El Vikipedio
Politika grupo fondita en 1948 en Parizo de Cornelius Castoriadis kaj Claude Lefort, post eksmembriĝo de la Internaciista Komunista partio (franca trockiista partio).
Per la samnoma revuo, Socialismo aŭ barbareco disvolvis kritikon, laŭ kiu ambaŭ kampoj okcidenta kaj socialista estas subprememaj kaj forviŝendaj. Iliaj ideoj ligeblas al la maldekstraj tendencoj de la konsilikomunismo, kiuj postulas revolucion fare de laboristaj konsilioj senhierarkiaj, kaj elektantaj delegitojn ĉiumomente eksigeblajn.
Socialismo aŭ barbareco mem dissolviĝis en 1966.
Por pliaj detaloj vidu ĉe Cornelius Castoriadis.