Kulta filmo
El Vikipedio
Kino > Filmaj Ĝenroj > Kulta Filmo
Kulta filmo estas filmo kiu allogas obsedan amantaron, kiuj eble respondas al la filmo malkiel la plejparto de la socio. Ne eblas pli precize difini la terminon, ĉar ĝi estas vaste uzata por tre diversaj filmoj, de la ĝenroj sciencfikcio, hororaj filmoj, nekutimaj muzikaj filmoj, ktp.
La kulta statuso de filmo aŭ aktoro povas esti tre malsama inter malsamaj socioj. Ekzemple, la Brita komedia film-aktoro Norman Wisdom estis kulta ikono en Albanio dum la komunismaj jaroj, tempo kiam lia familie-agrabla stilo certigis ke li ne estis kulta en Britio. Sed nun, post multaj jaroj, liaj filmoj akiras nostalgian kultecon.
Kelkaj filmoj konsiderataj esti kultaj:
- Army of Darkness
- Brazil
- El Topo
- Incubus
- La Bredejo (Пасека)
- The adventures of Buckaroo Banzai across the Eighth Dimension
- The Blues Brothers
- The Matrix
- Rocky Horror Picture Show