Albanio
El Vikipedio
Respubliko de Albanio |
|
Nacia himno: 'Hymni i flamurit' |
|
Nacia devizo: Feja e Shiqiptarit është Shqiptaria |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefa(j) lingvo(j) | albana |
Ĉefurbo | Tirano (1.000.000 ab.) |
Religio(j) | islamanoj 60%, katolikoj 10%, ortodoksuloj 20% |
Areo % akvo |
28.748 km² 4.7% |
Loĝantaro Loĝdenso |
4.125.000 128 ab./km² |
Valuto | Leko (ALL) |
Horzono | UTC +1 (en somero +2) |
TTT ; Landkodo ; Tel. | .al ; AL ; +335 |
Politiko | |
Politika sistemo | evoluanta demokratia respubliko |
Ŝtatestro | prezidento Alfred Moisiu (2003) |
Ĉefministro | Sali Berisha |
Nacia tago | 28-a de novembro tago de deklaro de sendependeco |
Sendependeco | 28-a de novembro 1912 |
Esperanto-movado | |
Esperanto-asocio | neniu |
La Respubliko de Albanio (albane: Republika e Shqipërisë IFA: [ɾɛˈpubliˌka ɛ ˌʃcipəˈɾis]) estas lando en la sudorienta parto de Eŭropo sur la Balkana duoninsulo. La lando limas norde al Montenegro, nordoriente al la Serbian provinco de Kosovo, oriente al Makedonio, sude al Grekio. Ĝi marlimas okcidente al la Adriatiko kaj sudokcidente al la Ionia_Maro. De la 1990-oj oni pritraktas la lando kiel leviganta demokratio malgraŭ ĝia historiaj problemoj. Albanio ludis gravan rolon en la kontrolado kaj stabilado de la interetnaj konfliktoj en la regiono kaj daŭre survojas al membreco de NATO kaj EU.
Enhavo |
[redaktu] Historio
[redaktu] Komencoj
Iliroj, kiuj estas konsiderataj kiel fondintoj de hodiaŭa Albanio, konkeris ĝin iam ĉirkaŭ la jaro 2000 a. K.
[redaktu] Antikvo
En la 1-a jarcento la Romia imperio ebligis sur teritorio de la hodiaŭa Albanio evoluon kaj subpremis interklanajn disputojn. Fine de la 4-a jarcento disvastiĝis en la landon ankaŭ kristanismo. Post divido de la regno Albanio apartenis al Bizanca imperio.
[redaktu] Mezepoko
Sed bizancan influon komencis endanĝerigi Bulgario kaj pli poste pluaj ŝtatoj, ĉefe de nordo Raŝko, Zeto kaj Venecia respubliko. Kelkfoje sur la teritorion de nuntempa Albanio invadis ankaŭ barbaroj.
[redaktu] Sendependeco kaj nuntempo
Albanio proklamis la 28-an de novembro 1912 sendependecon kaj ĝi fariĝis respubliko. Sed nelonge post tiu ĉi liberigo eksplodis la unua mondmilito kaj eĉ Albanio fariĝis unu el batalejoj de tiu ĉi konflikto. Ekde la jaro 1928 Zog la 1-a proklamis la landon reĝlando, kies li fariĝis reĝo.
En la jaro 1939 Albanion okupis faŝisma Italio komune kun Germanio, kiuj ĉi tie restadis ĝis la jaro 1944. Dum kunĉeesto de albana komunista partio formiĝis kontraŭfaŝisma partizana movado, kiu liberigis en la jaro 1944 la landon. Tiuj tuj nuligis monarkion kaj proklamis popolan respublikon. Printempe de la sama jaro estiĝis nova registaro, kies prezidanto fariĝis Enver Hoĝa.
La 1-an de novembro 1946 estis aprobita konstitucio.
En la jaro 1976 estis proklamita nova konstitucio, en kiu la lando definis sin kiel popole socialisma respubliko. Post la morto de Enver Hoĝa en la jaro 1985 kreskis kun senĉese malboniĝanta situacio en la lando streĉo; opozicio, kiu krom postulo de demokratio de okcidenta tipo volis ankaŭ liberecon de religia konfesio, komencis esti senĉese pli forta. En 1990 estis malpermesita totalisma reĝimo kaj komunista partio. Iamaj gvidantoj estis prezentitaj al la juĝistaro. En 1997 opoziciuloj provis ekposedi ŝtatpotencon per amasaj malordoj kaj milita kontraŭstaro. La lando klopodas eniri en Eŭropan Union en horizonto de la jaro 2014.
[redaktu] Urboj
[redaktu] Esperanto en Albanio
El EdE-A
La unua esperantisto estis Lazar Shantja en Skutari (Shkodra) en 1913. (v. ,E' 1914, p: 22-23). Unua lernolibro aperis en 1928. Esperantlingva verko pri Skanderbeg estis eldonita en 1929, 144 p., ĝin kompilis Cuk Simoni. Laŭ la statistiko de Dietterle, en la lando troviĝis nur 6 E-istoj. En 1933 UEA-delegito nur en Skutari. En la raporto de la Ligo de la Nacioj estas legeble, ke la albana registaro en 1922 enkondukis devigan instruadon de E en la duagradaj lernejoj, sed tiu detalo ŝajnas esti eraro aŭ mistifiko.
[redaktu] Ceteraj informoj
- Etimologio: la nomo en albana lingvo signifas "aglo".
- Leĝdona organo: Kuvendi Popullor (parlamento, 140 membroj).
- Adm. divido: 36 distriktoj kaj 1 municipalitato (Rreth).
- Etnoj:: Albana Grupo
- Eksporto: fero, gaso, nafto, frukto, legomaro.
- Perkapa GNP: 670 $.
- Organizaĵoj: UN (1955), Konsilio de Eŭropo
- Heredaĵo: ruinoj de Butrint, urbo-muzeoj: Berat kaj Girokastra.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Ekstera ligo
- Nacia Turisma Organizo (angla) La oficiala retejo de vojaĝaj kaj turismaj informoj.
- http://www.president.al
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/al.html
- http://www.parlament.al
- Bardhyl SELIMI: ALBANIO: Adriatika marbordo Monato (gazeto) (2004/1, p. 20)
Ŝtatoj en Eŭropo | |
---|---|
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko de Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo | |
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro |