Kvantoro
El Vikipedio
Kvantoro estas signo en la predikata logiko, kiu signas kiom da objektoj havas iun econ. En la klasika logiko, oni uzas nur du kvantorojn: la ekzistokvantoron (signita per ∃) kaj la universalan kvantoron (signita per ∀). La ekzistokvantoro signas ke la econ havas almenaŭ unu objekto, dum la universala kvantoro signas ke la econ havas ĉiuj objektoj.
La eco estas esprimita per malferma formulo, do formulo, kiu entenas unu neligitan variablon. En la plej simpla kazo, tio estas unu-argumenta predikato. Kiam oni aldonas kvantoron komence, oni ligas la variablon, kaj la formulo iĝas ferma, do ĝi iĝas logika frazo.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.