Kvarco
El Vikipedio
Kvarco estas silikata mineralo formiĝinta laŭ romboedra kristala sistemo. Ĝi havas durecon de 7 laŭ la Mohs-skalo kaj estas unu el la plej abundaj mineraloj de la tero. Samkiel la ne-kristala kvarca vitro ĝi konsistas komplete el siliciodioksido (SiO2). Multaj gemoj estas speco de kvarco, tamen plej ofte ne kvarco pura, sed kun iom da aldonaj mineraloj, kiuj donas koloron. Ekzemploj estas aĥato, ametisto kaj aventurino.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.