Lány (Rakovník)
El Vikipedio
Lány (legu Lani) estas vilaĝo situanta en Bohemio, 5 km sudoriente de Nové Strašecí, en distrikto Rakovník.
En la 14-a jarcento situis en loko sinjora burgaro, kiu ŝirmis vojon el Rakovník ĝis Prago. En la jaro 1589 akiris Lányon imperiestro Rudolfo la 2-a kaj la burgaro estis alikonstruita en ĉasistan kasteleton. Post Valdŝtejnoj venis Fürtenberkoj, kiuj lasis alikonstrui la kastelon en hodiaŭan aspekton. Ekde la jaro 1921, kiam la ŝtato aĉetis la objekton, ĉi tie estas somera restadejo de prezidento de la respubliko. Dum prezidentado de Tomáš Garrigue Masaryk la burga arkitekto Josip Plečnik reguligis ankaŭ kastelparkon. La kastelo estas per kovrita koridoro kunigita kun baroka preĝejo Nomo de Jesuo (1747 – 1752). Okcidente de la kastelo situas palma forcejo. La kastelparko, la preĝejo kaj la forcejo estas alireblaj por publiko.
En la vilaĝo estas memorĉambro de Tomáš Garrigue Masaryk, bildgalerio kaj muzeo de historiaj aŭtomobiloj.
Al la kastelparko ligas Ĉirkaŭbarita arbaro de Lány, kiun fondis en areo 9 000 ha Valdŝtejnoj en la jaro 1713. En la jaroj 1816 – 1817 ĝi estis apartigita en du partojn: por nigra bestaro kaj por alta bestaro. La hodiaŭa areo estas 2 144 ha.
Mezbohemia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Rakovník | |
▼ | |
Bdín ~ Branov ~ Břežany ~ Čistá ~ Děkov ~ Drahouš ~ Hořesedly ~ Hořovičky ~ Hracholusky ~ Hřebečníky ~ Hředle ~ Hvozd ~ Chrášťany ~ Janov ~ Jesenice ~ Kalivody ~ Karlova Ves ~ Kněževes ~ Kolešov ~ Kolešovice ~ Kounov ~ Kozojedy ~ Krakov ~ Krakovec ~ Kroučová ~ Krty ~ Krupá ~ Krušovice ~ Křivoklát ~ Lány ~ Lašovice ~ Lišany ~ Lubná ~ Lužná ~ Malinová ~ Městečko ~ Milostín ~ Milý ~ Mšec ~ Mšecké Žehrovice ~ Mutějovice ~ Nesuchyně ~ Nezabudice ~ Nové Strašecí ~ Nový Dům ~ Olešná ~ Oráčov ~ Panoší Újezd ~ Pavlíkov ~ Petrovice ~ Pochvalov ~ Přerubenice ~ Příčina ~ Přílepy ~ Pšovlky ~ Pustověty ~ Račice ~ Rakovník ~ Roztoky ~ Ruda ~ Rynholec ~ Řeřichy ~ Řevničov ~ Senec ~ Senomaty ~ Skryje ~ Slabce ~ Smilovice ~ Srbeč ~ Svojetín ~ Sýkořice ~ Šanov ~ Šípy ~ Švihov ~ Třeboc ~ Třtice ~ Václavy ~ Velká Buková ~ Velká Chmelištná ~ Všesulov ~ Všetaty ~ Zavidov ~ Zbečno ~ Žďár | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |