Lützelbach
El Vikipedio
Blazono | Situo |
---|---|
Lützelbach estas komunumo de la distrikto Odenwald en la sudo de Hesio, proksime al la limo al Bavario, en arbaroriĉa ĉirkauaĵo de la mezmontaro Odenwald. Ĝi dum junio 2005 havis 7.283 enloĝantojn.
[redaktu] Disdivido
La komunumo konsistas el la kvin vilaĝoj :
- Lützel-Wiebelsbach (administra sidejo)
- Seckmauern
- Haingrund
- Breitenbrunn: la loko, kiu hodiaŭ havas 830 enloĝantojn, unuafoje skribe menciiĝas dum la jaro 1273, sed supozeble jam fondiĝis dum la 11-a jarcento
- Rimhorn proksime de Höchst im Odenwald
[redaktu] Vidindaĵoj
Vidindas restoj de la romiaj limfortikaĵoj el la 2-a kaj 3-a jarcento post Kristo, kiuj celis protekti la romian imperion de atakantaj ĝermanaj triboj, sed plenumis tiun funkcion nur ĝis la jaro 260, kiam la alemanoj venkis la limfortikaĵojn.