Distrikto Odenwald
El Vikipedio
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Hesio |
Regiono: | Distriktaro Darmstadt |
Administra urbo: | Erbach |
Areo: | 623,97 km² |
enloĝantoj: | 100.282 (septembre 2005) |
enloĝantoj po km²: | 161 |
aŭtokodo: | ERB |
Komunumoj: | 15 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Michelstädter Str. 12 64711 Erbach |
rete: | www.odenwaldkreis.de |
Mapo | |
La distrikto Odenwald (germane Odenwaldkreis) situas en la federacia lando Hesio de Germanio. Najbaras norde la distrikto Darmstadt-Dieburg, oriente la bavara distrikto Miltenberg sudoriente la baden-virtemberga distrikto Neckar-Odenwald, sude la same baden-virtemberga distrikto Rhein-Neckar kaj sudokcidente kaj okcidente la distrikto Bergstraße. Nur iom pli ol 100.000 enloĝantoj vivas sur ĝia tereno: laŭ tiu kriterio ĝi estas la plej eta subdistrikto de Hesio.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
La distrikto nur konsistigas la mezan parton de la mezmontaro Odenvalda, kiu ankaŭ etendiĝas orienten en la hesan distrikton Bergstraße, kaj orienten en Bavarion kaj Baden-Virtembergon.
[redaktu] Trafiko
La distrikto Odenwald estas la sola parto de Hesio sen rekta aliro al aŭtoŝoseo. Tial aparte gravas la federaciaj stratoj, precipe la stratoj B 38 al Darmstadt nordokcidente kaj Weinheim sudokcidente, la B 45 al Hanau, Darmstadt kaj Aschaffenburg norde kaj Eberbach sude, la B 47 al Worms okcidente kaj Amorbach oriente, kaj la B 426 al Darmstadt-Eberstadt okcidente kaj Obernburg oriente.
Fervoja linio, kiu norde-sude pasas la komunumojn Höchst, Bad König, Michelstadt kaj Erbach, ligas la distrikton sude al Eberbach, nordokcidente al Darmstadt (kaj Frankfurt), norde al Groß-Umstadt, Babenhausen kaj Hanau.
[redaktu] Historio
Ĝis 1806 la distrikto Odenwald, en similaj limoj kiel nun, estis suverna dukejo, regata de la dukoj de Erbach. Ekde 1874 la distrikto nomiĝis "Kreis Erbach", ekde 1972 "Odenwaldkreis".
[redaktu] Urboj kaj komunumoj
(enloĝantoj junie 2005)
Urboj
|
Komunumoj
|
[redaktu] Ligoj
- oficiala reta paĝo de la distrikto, germanlingva
- turismaj informoj germanlingvaj
- pliaj informoj germanlingvaj
- iom da bildoj