La Plata
El Vikipedio
La Plata (en la hispana lingvo La Arĝento), estas argentina urbo, ĉefurbo de la Bonaera Provinco.
Ĝi estis fondita je la 19-a de novembro de 1882, kiam la urbo de Bonaero akiris aŭtonoman statuson, kaj oni bezonis novan ĉefurbon por la provinco ĉirkaŭ ĝi.
La Plata troviĝas 60 km sudoriente de Bonaero.
En 1952 la urbo estis renomita al Ciudad Eva Perón, honore al Eva Perón, edzino de Juan Domingo Perón, sed en 1955 oni revenis al la malnova nomo.
La urbo evidente ne havas antikvajn monumentojn, sed estas bone planita, kaj posedas interesan arĥitekturon. Ankaŭ abundas la verdaj spacoj.