Eva Perón
El Vikipedio
María Eva DUARTE (post edziniĝo de PERÓN) [maria eba dŭarte de peron'] (Los Toldos, 7-a de majo de 1919 - Buenos Aires, 26-a de julio de 1952). Argentina politika personego de la 20-a jarcento.
Ŝi estis radioaktoro. En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia malaltklasa ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados ( [deskamisados], "senĉemizuloj"). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj vesti lukse kaj multekoste. Evita ( [ebita], "Evonjo"), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ ŝia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personkulta, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.
En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la virinan balotrajton. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post Hispana Enlanda Milito, ŝi vizitis Hispanion portanta ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia bojkoto kontraŭ la rego de Francisco Franco.
En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion. Ŝi kancere mortiĝis en 1952. La argentinanoj funebris ŝin.
Ŝia vivo inspiris muzikteatraĵon "Evita" de Andrew Lloyd Webber, poste filmigita kun Madonna rolanta Evita-n. Ŝi ankoraŭ estas mito de la peronisma movado justicialismo.
Vidu ankaŭ Isabelita Perón.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- DMoz
- TTT-ejo de familio de Evita Perón angle.
- Raporto de argentina ĵurnalo "Clarín" pri ŝia morto hispane.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.