Lozère
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Langvedoko-Rusiljono > Lozère < Francaj departementoj
Lozère (48) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Langvedoko-Rusiljono |
Prefektejo : | Mende |
Subprefektejoj : | Florac |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
73 509 loĝantoj 14 loĝantoj/km² |
Areo | 5 167 km² |
Arondismentoj | 2 |
Kantonoj | 25 |
Komunumoj | 185 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Jean-Paul Pourquier |
Situo en Francio | |
![]() |
Lozère [lozer] (aŭ okcitanlingve Losèra [luzero]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi etendiĝas sur 5 167 km², sed estas tre maldense populata, kun nur 73 509 loĝantoj.
La departemento tute enhavas 185 komunumojn.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Lozère havas landlimojn kun la departementoj Cantal, Haute-Loire, Ardèche, Gard kaj Aveyron.
Ĝi situas en la suda parto de la Centra Montaro, kaj konsistas plejparte el altebenaĵoj kaj profundaj interkrutejoj kaj valoj.
La ĉefurbo de Lozère estas la malgranda urbo Mende (10 000 loĝantoj).
[redaktu] Ekonomio
La loka ekonomia vivo estas maldiversa : agrikulturo ludas la ĉefan rolon (bredado sur la dezertaj ebenaĵoj, ekspluatado de la arbarojn), kaj industrio preskaŭ malĉeestas.
[redaktu] Turismo
La "verda turismo" disvolviĝas en tiu departemento : skiado en vintro kaj ekskursado meze de la naturo estas la plej gravaj turismaj aktivecoj en Lozère. Ni menciu la grandajn naturajn parkojn de Cévennes aŭ de Grands Causses, la pitoreskajn vojojn tra la gorĝoj de Tarn, kaj la grotojn kiuj troviĝas ĉie en la departemento.