Ludoviko la 7-a (Francio)
El Vikipedio
Ludoviko la 7-a de Francio, alinomita Ludoviko la Juna (franclingve Louis VII de France aŭ Louis le Jeune) estis la reĝo de la Frankoj ekde 1137 ĝis 1180, kaj la sesa reĝo de la kapetida dinastio.
Li naskiĝis en 1120. Ludoviko la 7-a estis la filo de Ludoviko la 6-a (alinomita Ludoviko la Dika) kaj de Adela de Savojo (ĉ.1100-1154). Li sinsekve edziĝis kun Eleonora de Akvitanio kaj Adela de Ĉampanjo. Ludoviko la 7-a mortis en 1180 en Melun, kaj lia posteulo estis lia filo Filipo la 2-a Aŭgusto.