El Vikipedio
Filipo la 2-a (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1165 en Gonesse - mortis la 14-an de julio 1223 en Mantes-la-Jolie), ankaŭ konata kiel Filipo Aŭgusto (franclingve Philippe II [filip dø] aŭ Philippe Auguste [filip ogyst]), regis Francion ekde 1180 ĝis 1223. Filipo estas la sepa reĝo de la rekta kapetida dinastio. Liaj gepatroj estis Ludoviko la 7-a (aŭ « Ludoviko la Juna ») kaj Adela de Ĉampanjo.
Komence de sia vivo, Filipo estis kromnomita Philippe Dieudonné (« Filipo Diodono ») ĉar siaj gepatroj havis ĝis tiam nur filinojn. Ili do ekdesperis havi filon kaj heredulon. Oni rigardas Filipon kiel tre aparta monarko en la historio de Francio, ĉar li oficiale ricevis la titolon « Reĝo de Francio » : antaŭ li, ĉiuj estroj nomiĝis nur « Reĝoj de la Frankoj ». Filipo cetere akiris sian kromnomon « Aŭgusto » pro sia precipe brila reĝado, ekzemple danke al sia partopreno en la Tria Krucmilito, al sia luktado kontraŭ Rikardo la 1-a Leonkora aŭ al la triumfa batalo de Bouvines en 1214. Kvankam tiu kromnomo ne estis oficiala, la reĝo uzis ĝin en multaj juraj aktoj kaj tiel enskribis ĝin en la historio de la reĝlando.
Filipo Aŭgusto restas ĝis hodiaŭ unu el la plej admiritaj kaj studitaj reĝoj de mezepoka Francio, ne nur pro la longeco de sia reĝado sed ankaŭ pro siaj militaj venkoj kaj pro la fundamentaj progresoj, kiujn li faris en la plifortigo de la reĝa potenco kontraŭ feŭdaj landsinjoroj.