Luis Hernández Lahuerta
El Vikipedio
Luis HERNÁNDEZ LAHUERTA (Valencio, 1906-1961) estis propagandisto kaj verkisto en Esperanto.
Ligita al la laborista movado valencia, li organizis en tiu urbo la 14an kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Dum la Hispana Enlanda Milito li redaktis la revuon Popola Fronto, kiu propagandis la vidpunktojn de la respublikana flanko tutmonde, en tre flua lingvo.
En 1947, post sia liberiĝo el la karceroj de Franco, li helpis fondi la novan asocion de esperantistoj, Hispana Esperanto-Federacio, estis ties sekretario kaj dum multaj jaroj redaktis ĝian bultenon, Boletín.
Li tradukis pecon de la verko Don Kiĥoto de la Manĉo, de Miguel de Cervantes: la rakonton de "La malprudenta scivolulo". Li ankaŭ tradukis verketon "Filozofio de Fantomo" de Wenceslao Fernández Flórez kaj "Babiladetoj, diversaj pensoj kaj aforismoj" de Santiago Ramón y Cajal.