Miguel de Cervantes
El Vikipedio
Miguel de CERVANTES SAAVEDRA [migel' de serbantes saabedra] estis hispana aŭtoro (Alcázar de San Juan 29-a de septembro, 1547 – Madrido 23-a de aprilo 1616).
Miguel de Cervantes vivis tre aventuran vivon. Fuĝante de la hispana justico, li en la jaro 1569 venis unue al Romo kaj poste en la hispanan mararmeon. En 1571 li kiel marsoldato partoprenis la marbatalon de Lepanto, dum kiu oni kripligis lian maldekstran manon. Post pliaj jaroj en la mararmeo, en 1575 alĝeraj piratoj kaptis kaj forportis lin. Pro rekomendleteroj, kiujn li portis, la piratoj pensis lin gravulo kaj petis tro grandan monkvanton. Kvin jarojn poste, en 1580, li liberiĝis.
Reveninte al Hispanio, Cervantes komencis verki teatraĵojn, sed sen granda sukceso. Li laboris i.a. kiel impostokolektisto, sed kondamnita pro fraŭdo, devis pasigi plurajn jarojn en malliberejo. Ŝajne, tie li komencis sian plej faman verkon "El ingenioso hidalgo Don Quixote de la Mancha" ("La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo"), kies unua parto aperis en la jaro 1605. La duan parton li publikigis dek jarojn poste. Kvankam la romano portis al li la deziritan sukceson, li perdis la gajnitan monon kaj mortis kiel malriĉulo en Madrido. Li mortis en la sama dato (ne sama tago), ke William Shakespeare. Tial la 23-a de aprilo estas deklarita Internacia Tago de la Libro.
Li estas taksita la plej grava aŭtoro en la hispana lingvo ("la lingvo de Cervantes"). La hispana registaro fondis Instituto Cervantes por diskonigi la lingvon kaj premio Cervantes por honori beletristojn.
Enhavo |
[redaktu] Verkoj
- La Galatea (1585)
- Ekzemplaj romanoj (Novelas ejemplares) (1613)
- Viaje del Parnaso (1614)
- La Laboroj de Persiles kaj Segismunda (Los trabajos de Persiles y Sigismunda) (1617)
[redaktu] Teatraĵoj
- Comedia del cerco de Numancia
- Ocho comedias y ocho entremeses nuevos nunca representados (1615)
- Los tratos de Argel
- El gallardo español
- La gran sultana
- Los baños de Argel
[redaktu] Jeno aperis en Esperanto
- "Tri ĉapitroj el la hispana verko: La sprita junkro Don Kiĥoto de Manĉujo" / Esperantigitaj de Carlo Bourlet, Vicente Inglada Ors kaj Geo C. LAW. - Valencia: Grupo Esperantista Murcia, 1905. - 22 p.
- "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. - Berlin: Müller & Borel, 1909. - 48 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
- "Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono : 5 ĉapitroj" / Trad. Frederic Pujulà i Vallès. - 2. eld. - Berlin ; Dresden: Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, 1924. - 55 p. - (Esperanta Biblioteko Internacia ; 5)
- "Du junaj fraulinoj ; Korneliino : du noveloj el la bonekzemplaj" / Trad. de Julio Mangada Rosenörn. - Madrid: Torrent, 1927. - 70 p. - (Hispana Esperanto-biblioteko)
- "La genia kavaliro Don Kiĥoto de la Mancha" / Trad. de Julio Mangada Rosenörn. - Madrid: Torrent, 1927. - 31 p.
- "La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" <parto> / El la hispana trad. Fernando de Diego. - En: Nova Esperanta krestomatio / Eld.: William Auld ; p.118 - 121
- El curioso impertinente: "La malprudenta scivolulo : 33a, 34a kaj 35a ĉapitroj de la verko `Don Kiĥoto´" / El la hispana originalo trad. Luis Hernández Lahuerta. - Valencia: Hernandez, 1955. - 55 p
- "La ingenia hidalgo Don Quijote de la Mancha" / El la hispana trad. Fernando de Diego. Kun 20 gravuraĵoj de Gustave Doré. - Madrid: Eld. "Fundación Esperanto", 1977. - 820 p. : ilustr. ISBN 84-400-3582-9
[redaktu] Rete legeblaj verkoj en Esperanto
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.gutenberg.net/author/Miguel+Cervantes
http://www.csdl.tamu.edu/cervantes/V2/CPI/index.html
Verkoj de Cervantes