Luvro
El Vikipedio
Luvro (franclingve Louvre, aŭ plene Musée du Louvre) estas unu el la plej famaj muzeoj en la mondo, kaj certe la plej konata en Parizo. Filipo la 2-a konstruis la unuan kastelon sur la loko en 1190, por defendi Parizon kontraŭ atakantaj vikingoj. La nun ekzistanta parto de la konstruaĵo komenciĝis en 1546. Henriko la 4-a, grava mecenato de la artoj, kreis la Grandan Galerion. La konstruado daŭris ĝis la epoko de Napoleono la 3-a, kaj finiĝis nur en 1857. La Luvro transformiĝis de reĝa palaco kaj galerio al publika muzeo kaj galerio dum la Franca Revolucio, je la 8-a de novembro, 1793.
[redaktu] Departementoj kaj kolektoj
La muzeo de Luvro enhavas 8 departementoj :
- Proksimorientaj antikvaĵoj
- Egiptaj antikvaĵoj
- Grekaj, Etruskaj kaj Romiaj antikvaĵoj
- Pentraĵoj
- Skulptaĵoj
- Artobjektoj
- Artoj de Islamo
- Grafiko
Krom la kolektoj de tiuj departementoj, la muzeo ankaŭ prezentas kolektoj pri Historio de Luvro kaj pri Artoj el Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko (ekstera kolekto de la Muzeo de Kajo Branly kiu malfermis en 2006).
- La Cour du Louvre Virtual Panorama (QTVR small) par Tolomeus