Madrida Regiono
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Iberio > Hispanio > Madrida regiono
La regiono de Madrido aŭ Madridio, (7.995 km2), havas proksimume 5.000.000 loĝantojn. La regiono konsistas el nur unu provinco, la Madrida Provinco.
La ĉefurbo de la Madrida Regiono estas ankaŭ la ĉefurbo de la tuta lando de Hispanio. Madrido fariĝis ĉefurbo en 1562, kiel la geografia centro de la Ibera duoninsulo. La ĉefurbo havas proksimume 3.000.000 loĝantojn.
La regiona tago estas la 2-a de majo, memorante la ribelon en 1808 de madridanoj kontraŭ francaj soldatoj, per kiu ekis la Hispana Milito de Sendependiĝo.
Interesaj vidindaĵoj ekster la ĉefurbo (Monda Kulturheredaĵo de UNESKO):
- Universitato kaj historia centro de Alcalá de Henares
- Kultura pejzaĝo de Aranjuez
- Monaĥejo El Escorial
Aliaj urboj:
- Móstoles
- Alcorcón
- Getafe
- Leganés
- Fuenlabrada
- Coslada
- Torrejón
- Villalba
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.madrid.org Retejo de la Madrida Regiono
http://www.comadrid.es Paĝaro de la aŭtonoma registaro
http://www.munimadrid.es Paĝaro de la urbestraro de Madrido
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
|
![]() |
---|---|
|