Katalunio
El Vikipedio

Katalunio (katalune Catalunya [katalunja], hispane Cataluña [katalunja], france Catalogne [katalónj]) estas lando en la nord-orienta parto de Iberio, dividita de Pireneoj inter ŝtatojn Hispanio (Sud-Katalunio aŭ simple Katalunio), Francio (Nord-Katalunio) kaj Andoro.
Sud-Katalunio, aŭ simple Katalunio, kiel estas nomita en Hispanio (31.930 km2) havas proksimume 6.100.000 loĝantojn. Ĝi estas aŭtonoma komunumo de Hispanio kaj konsistas el la provincoj de Barcelona, Girona, Lleida, kaj Tarragona (kvankam katalunoj plej ofte ne tro ŝatas tiun artefaritan dividon kaj uzas alian kun 41 etaj regionoj). La ĉefurbo estas Barcelono, grava havenurbo en Mediteraneo.
La loka lingvo estas la kataluna, sed ĉiuj parolas ankaŭ la hispanan aŭ la francan. En valo Arano, kunoficialas la arana, gaskona (okcitana) dialekto.
Kvankam industrio (ĉefe teksa, ĥemia kaj aŭtomobila) plu gardas elstaran gravecon, la servoj delonge transprenis la ĉefan ekonomian rolon. Turismo rimarkinde gravas, ĉefe pro la allogo de Barcelono kaj de la marbordoj (Costa Brava, Costa Daurada.)
[redaktu] Historio
- Esperanto Historio en Katalunio
Iberoj loĝis la landon unue. Ili havis urbetojn en multaj lokoj hodiaŭ ankoraŭ ekzistantaj kiel Barcelono.
Punktoj en la marbordo estis koloniitaj de helenoj, kiuj fondis Hemeroskopeion, Emporion.
Romianoj detruis la iberan kulturon. Romianoj el Tarraco regis la valon de rivero Ebro, forminte provincon Tarraconensis.
La invado de Iberio fare de araboj en 711 konkeris nunan Katalunion.
Komence de la 9-a jarcento, Karolo la Granda invadis la nordon de la Iberia duoninsulo por sekurigi la sudajn limojn de sia imperio kaj fondis la t.n. Hispanan Markion (Marca Hispanica, latine). En 993 la grafo de Barcelono rifuzis ĵuri fidelecon al la franka reĝo, per kio plifirmiĝis la fakta delonga memstareco de la regiono. La grafaj posedaĵoj ampleksiĝis dum pluraj jarcentoj: Katalunio, Aragono, Balearoj, Valencilando, Sicilio, Sardio, Napola Reĝlando k.a. fariĝis jure memstaraj reĝlandoj kundividantaj la saman regnestron. Tiuepoke disvolviĝas la kataluna, kiu iom post iom fariĝas lingvo de beletro kaj anstataŭadas latinon en la reĝa kancelario.
En 1479, per la Katolikaj Gereĝoj, Katalunio kaj Kastilio ekhavas la samajn regantojn, sed ĉiu lando plu gardas siajn apartajn leĝaron kaj parlamenton.
En 1659 Francio konkeras la nordan parton de la lando kaj komenciĝas ĝia francigo (fakte preskaŭ plene sukcesa nur en la 20-a jarcento). Sude, en 10-jara Hispana Postven-Milito katalunaj aŭtoritatuloj subtenis malvenkontan ĉefdukon de Aŭstrio. En 1714, ĉia memstareco estas nuligita, kaj kastilia leĝaro ekvalidas en Aragona Reĝlandaro kaj komenciĝas longa persekutado kontraŭ la kataluna lingvo.
Analoge al aliaj eŭropaj popoloj, dum la 19-a jarcento la intelektularo interesiĝas pri sia nacia lingvo, kaj la katalunan oni literature revartas post periodo de dekadenco. Samtempe disvolviĝas industrio, kio unikas en Hispanio (se oni esceptas Eŭskion), kaj ekestas akraj disputoj inter la kataluna burĝaro, deziranta protekton de "siaj" merkatoj kontraŭ eksterlanda konkurenco, kaj la hispanaj grandbienuloj, preferantaj la plej malmultekostajn varojn. Tio igas, ke parto de la kataluna burĝaro ekorganizas fine de la 19-a jarcento siajn proprajn politikajn partiojn favorante la t.n. katalunan specifecon. Tiuj partioj baldaŭ fariĝas plimultaj kaj ekpostulas aŭtonomecon. Per tio la "kataluna problemo" fariĝas unu el la centraj diskut-temoj en la hispania politiko en la lastaj 150 jaroj: Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj du puĉaj diktaturoj totalisme orientitaj (1923-1930 kaj 1939-1975) grandparte fontas el la celo batali por la unueco de Hispanio.
- En Katalunio naskiĝis Abel Montagut kaj Jaume Grau Casas.
[redaktu] Eksteraj ligoj
tradiciaj vestoj de Katalunio
Regiona divido de Katalunio (Nur la mapo)
Bildoj de Katalunio, Tarragona, Priorat, Correfoc
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
|
![]() |
---|---|
|