Manufakturo Gobelin
El Vikipedio
La manufakturo Gobelin (franclingve manufacture des Gobelins) estas fabrikejo de tapetoj lokita en la dektria arondismento de Parizo. Ĝi estis kreita komence de la 17-a jarcento danke al iniciato de la franca reĝo Henriko la 4-a.
Gilles Gobelin, kiu devenis de Reims, estis je la 15-a jarcento famkonita tinkturisto de lano, kaj starigis muelejon sur la estonta loko de la manufakturo. Ekde tiam, tiu pariza kvartalo nomiĝas Gobelins. En 1655, iu Nederlandano nomita Jean Glucq importis al Francio novan metodon por skarlataj tinkturoj.
Pli poste, Jean-Baptiste Colbert sukcesis konvinki Ludovikon la 14-a, ke la tinkturistoj loĝintaj en la kvartalo Gobelins bezonis precipan atenton kaj artan helpon. La reĝo aĉetis la metiejojn kaj la loko fariĝis fabrikejo de multaj luksaj produktaĵoj.