Marie Tussaud
El Vikipedio
Marie TUSSAUD (naskiĝis 1761, mortis 1850) estis svisa modlistino de vaksfiguroj kaj fondinto de la muzeo Madame Tussaud’s en Londono.
Ŝi lernis la metion de Phillipe CURTIUS kiu posedis propran muzeon en Parizo. Li kaj Marie Tussaud kreis vakskapojn de la viktimoj de la gilotino dum la franca Revolucio. Curtius mortis en 1794 kaj en 1802 Tussaud translokiĝis al Londono. En 1835 ŝi starigis konstantan ekspozicion de vaksfiguroj en Baker Street. La muzeo ankoraŭ ekzistas sed en 1884 translokiĝis al Marylebone Road kaj tie oni povas rigardi vivo-grandajn vaksfigurojn de famuloj kaj eminentuloj de la hodiaŭo el ĉiuj landoj.
Nuntempe la muzeo havas filiojn en Amsterdamo, Honkongo, Las Vegas kaj Novjorko.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.madame-tussauds.co.uk/aboutus_history_fullhistory.asp
http://www.madametussauds.nl/dutch/index.asp
http://reo.nii.ac.jp/journal/HtmlIndicate/Contents/SUP0000003000/JOU0003000070/ISS0000018198/ART0000229933/ART0000229933.pdf
http://www.madame-tussauds.com.hk