Mez-Eŭropo
El Vikipedio
Mez-Eŭropo aŭ Centra Eŭropo signifas regionon en Eŭropo inter Okcident-Eŭropo, Orient-Eŭropo, Sud-Orient-Eŭropo, Sud-Eŭropo kaj Nord-Eŭropo. Ĝi estas geografie ne precize difinebla, sed ĝiaj landoj - kvankam dum la dua duono de la 20-a jarcento dividitaj inter la politikaj blokoj de Usono kaj Sovetunio - dum multaj jarcentoj havas interplektitan historion kaj multajn komunajn kulturajn trajtojn.
La termino „Mez-Eŭropo“ inkluzivas nuntempe la landojn Aŭstrio, Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Liĥtenstejno, Pollando, Slovenio, Svislando kaj Slovakio, plus kelkajn landopartojn de Kroatio kaj Rumanio (Transilvanio).
[redaktu] Ligiloj
- http://www.centreurope.org
- http://www.ens.fr/europecentrale
- http://szabad.free.fr/phpbb
- http://wikitravel.org/fr/article/Europe_centrale