Miĥail Kalinin
El Vikipedio
Miĥail Ivanoviĉ Kalinin (ruse Михаи́л Ив́анович Кали́нин), (* la 7-an de novembro 1875, † la 3-an de junio 1946) estis bolŝevika revoluciulo kaj politika gvidanto de Sovetunio.
Kalinin naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Verĥnjaja Troica (Верхняя Троица) en la gubernio Tver en Rusio. Dum 1889, li translokiĝis al Sankt-Peterburgo kaj eĝis metal-laboristo. Dum 1898 li membriĝis en la "Rusia Partio de Social-Demokratiaj Laboristoj" (РС-ДРП). De marto 1919 ĝis 1938 li estis "Estro de la Tut-Unia Ekzekutiza Komitato", fakta Prezidento de Sovetunio kaj formale plej supera politikisto de la lando (neformale lia posteno estis mallongigita per la akronimo всесоюзный староста). Dum 1938 lia titolo estis ŝanĝita al Prezidento de la Prezidio de la Plej Supera Soveto, kaj sub tiu nomo li restis fakta Prezidento de Sovetunio ĝis 1946. De 1919 ĝis 1925 li estis kandidata membro de la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Sovetunio, kaj poste ĝis 1946 plena membro.
Dum la "granda purigo" en Sovetunio fine de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, dum kiu arestiĝis kaj (ofte al morto) kondamniĝis multaj personoj kiuj estis aŭ eventuale iam poste povus iĝi kritikemaj al la stalinisma sistemo, multaj familianoj de viktimoj skribis petojn al Kalinin kaj petis lin interveni, kaj ofte liaj intervenoj fakte helpis. Tial li inter la civitanoj de Sovetunio ekhavis la kromnomon "afabla avo Kalinin" (dum samtempe la diktatoro Stalin havis la kromnomon "kara patro"). Tamen, samtempe, Kalinin kune kun aliaj membroj de la Politburoo rutine subskribis listojn de ekzekutoj, kaj ekzemple permesis la masakron de Katyn.
La edzino de la revoluciulo arestiĝis dum oktrbro 1938. Kiam poste familianoj de akuzitoj petis lian helpon, li respondis "Kara amiko, mi estas en la sama pozicio! Mi eĉ ne povas helpi al mia propra edzino - estas nenia vojo, laŭ kiu mi povus helpi vin!" Nur kiam ŝi estis proksima al morto, Stalin fine reagis al la pledo de Kalinin kaj liberigis la edzinon.
Miĥail Kalinin retiriĝis el siaj postenoj dum 1946 kaj mortis rapide post tio samjare en Moskvo. Lia tombo troviĝas en la urba Kremlo.
[redaktu] Notoj
- La urbo Tver havis la nomon de 1931 ĝis 1990.
- La antaŭe germana urbo Königsberg (Orienta Prusio), konkerita dum 1945 per la Ruĝa Armeo kaj anektita fare de Sovetunio, ricevis la nomon Kaliningrad honore al la revoluciulo.