Mikoláš Aleš
El Vikipedio
Mikoláš Aleš (naskiĝis la 18-an de novembro 1852 en Mirotice, mortis la 10-an de julio 1913 en Prago) estis ĉeĥa pentristo kaj desegnisto. Lia plej eminenta pentraĵo estas historia bildo Renkonto de Georgo el Poděbrady kun Matiaso Korvin, kaj lunetoj en la vestiblo de Nacia Teatro en Prago nomataj Mia patrujo. Li ne povis pentri ilin propramane, ĉar oni ne kredis, ke li scias pentri. Fakte, la ekspertoj diras, ke liaj desegnoj estas multe pli bonaj, ankaŭ la karbodesegnoj, laŭ kiuj estis pentritaj la lunetoj. Tre popularaj estas liaj ilustraĵoj de naciaj popolaj kantoj.