Moravice (rivero)
El Vikipedio
Moravice estas signifa rivero de montaro Jeseníky, en ties partoj Hrubý Jeseník kaj Nízký Jeseník en riverregiono de rivero Odra. Moravice estas 97,7 km longa. Ĝi fontas en Hrubý Jeseník en supermara alteco 1 170 m. Proksimume 3 km de urbo Bruntál komenciĝas sistemo de tri senpere sekvantaj akvaj rezervujoj – Slezská Harta, Kružberk kaj Podhradí. Sub valbaraĵo Kružberk estas refreŝiga sektoro kun du kampadejoj (Zálužné kaj Podhradí), la rivero ĉi tie kreas grandajn, profunde interpremitajn meandrojn. Proksimume 1 km de urbo Hradec nad Moravicí la rivero forlasas montaron Nízký Jeseník kaj ĉe urbo Opava ĝi kunfluiĝas kun rivero Opava.