Kružberk
El Vikipedio
Kružberk estas nomo por valbaraĵo kaj vilaĝo, kiuj situas proksime unu de la alia.
Enhavo |
[redaktu] Kružberk - valbaraĵo
Kružberk (legu Kruĵberk) estas valbaraĵo en norda Moravio en montaro Jeseníky, en ties parto Nízký Jeseník, sur rivero Moravice, proksime de urbo Budišov nad Budišovkou.
La valbaraĵo estis konstruita en la jaro 1958 en profunde entranĉita valo de rivero Moravice laŭ pli malnova projekto. Kružberk havas 38,4 m alta kaj 280 m longa betonan digon, la surfacon de la valbaraĵlago 286,7 ha kaj maksimuman profundecon 31,5 m. Deklivoj, falantaj al la valbaraĵo, estas arbarkovritaj. Super la valbaraĵo estas 2 km longa sektoro de devena valo, kiu finas ĉe valbaraĵa digo de valbaraĵo Slezská Harta.
Proksime de la valbaraĵo situas ankaŭ samnomata vilaĝo - Kružberk.
[redaktu] Kružberk - vilaĝo
Vilaĝo Kružberk situas 6 km nordoriente de urbo Budišov nad Budišovkou, super valo de rivero Moravice, proksime de la samnomata valbaraĵo Kružberk. La unua mencio pri Kružberk troviĝas en dokumento el la jaro 1377. Kružberk estas en la dokumento indikata kiel parto de vilaĝo Krahují, sed kiu pereis komence de la 15-a jarcento. En la dokumento indikata nomo Creuczenburg estis pli malfrue modifikita je Kreuzberg, t.e. "kruca monto, monto, sur kiu staris kruco". Kružberk kiel feŭdo de opava princlando ofte ŝanĝis posedantojn: en la jaro 1429 estas ĉi tie rememorigata Jindřich Kosíř z Kružberku, en 1439 Jan Dětoch z Čochtendorf kaj Dětoch z Šumvald. Post nuligo de patrimonia establo Kružberk apartenis al distrikto Opava kaj en la jaroj 1949 - 1960 al distrikto Vítkov. Post liberiĝo en la dua mondmilito en la jaro 1945 ĝi estis denove enloĝita. En la jaro 1952 ĝi estis aligita al vilaĝo Staré Lublice kaj la nova vilaĝo portis ĝis la jaro 1962 nomon Lublice. En la jaro 1979 ĝi estis integrita al Budišov nad Budišovkou. Kiel aŭtonoma vilaĝo ĝi estas ekde la jaro 1990. Ties parto estas Staré Lublice, rememorigata jam en la jaro 1283 kaj havanta similajn historian sortojn kiel Kružberk.
[redaktu] Nuntempe
Kružberk estas nuntempe celo de multaj turistoj. Ĉi tie proponas siajn belecojn la naturo, montogrimpado, piedturismo ks.