Hradec nad Moravicí
El Vikipedio
Hradec nad Moravicí, tra kiu trafluas rivero Moravice, situas proksime de urbo Opava kaj urbo ĝi estas ekde la jaro 1971, sed oni mencias pri ĝi kiel pri subburgejo en la jaro 1078, kiu estiĝis sur loko de pli maljuna triba burgejo de Holasicanoj. Ĝi havis avantaĝan situon en malnova komerca „sukcena“ vojo. Laŭ tradicio ĉi tie renkontiĝis en la jaro 965 nupta senditaro de la pola princo Mieszko I kaj de Doubravka, la filino de la ĉeĥa princo Boleslav la 1-a. Ekde la jaro 1279 ĉi tie en přemysla burgo loĝis eĉ reĝino Kunhuta, la vidvino post la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a. La burgo kaj kastelo estis ekde la 16-a jarcento en posedaĵo de diversaj nobelaj familioj, lastfoje de Lichnovský-idoj. En la kastelo en Hradec nad Moravicí ĉe muzikamaj Lichnovský-idoj restadis Ludwig van Beethoven (1806, 1811) kaj Franz Liszt (1846, 1848). Vizitintoj de Hradec nad Moravicí estis ankaŭ Niccolo Paganini (1828) kaj Josef Mánes (1852) kaj ankaŭ Petr Bezruč venadis ĉi tien.